Saltu al enhavo

Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Budhoj el Bamjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Budhoj el Bamjan (perslingve: تندیس‌های بودا در باميان‎) estis du grandegaj statuoj de starantaj budhoj hakitaj en rokmasivon en la bamjana valo en Afganio. La statuoj troviĝis proksimume 230 km nordokcidente de la afgana ĉefurbo Kabulo ĉirkaŭ 2500 metrojn super maro. Ili estis kreitaj en la 6-a jarcento kaj staris en la valo ĝis la jaro 2001, kiam ili estis neniigitaj de la radikalaj islamaj politikaj Talibanoj. Tio okazis spite al la kontraŭstaro de multaj islamaj ŝtatoj.

La statuoj estis tipa ekzemplo de reciproka miksado de hinda kaj greka skulptado. La ĉefaj partoj estis hakitaj rekte en grejson, sed detaloj estis finfaritaj per aldono de materio el koto kaj pajlo kovrita per stuko. Dum la pli granda el la budhoj estis kompakte kolorigita per karmine ruĝa farbo, la malpli granda estis diverskolora. Sed pro influo de veterkondiĉoj la farboj kaj kun ili ankaŭ la tuta ekstera tavolo kreita de la aldonitaj materialoj, jam antaŭ longa tempo malaperis. La pli granda statuo estis pli ol 50 metrojn alta kaj la malpli granda atingis pli ol 30 metrojn. La du statuojn dividis distanco de ĉirkaŭ unu kilometro. Legu pli...