Vikipedio:Elstaraj artikoloj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
  bonvenon · indekso · kategorio premioj portalejo · redaktoj · helpo  
legindaj kaj elstaraj artikoloj
Mallongigo:
VP:EA


Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

La elstaraj artikoloj estas la plej informplenaj kaj bonstilaj artikoloj de la esperantlingva Vikipedio. Ekzistas striktaj kriterioj por elstaraj artikoloj. Legu ankaŭ Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj.

Fakte, la elstaraj artikoloj konstituas etan elekton: inter la 101 659 artikoloj de nia enciklopedio, nur 164 estis akceptitaj en la liston de elstaraj artikoloj, tio estas proksimume 0,16%.

Por aligi artikolon al la listo de elstaraj artikoloj, ĝi devas plenumi ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara artikolo, proponu ĝian listigon ĉi tie.

Elstaraj artikoloj estas bonaj kandidatoj por la artikolo de la semajno, kiu aperas sur la ĉefpaĝo.

Estus bone, ke ni klopodu por traduki Esperanten nacilingvajn artikolojn elektitajn tie kiel «elstaraj artikoloj». Estus ankaŭ bone, ke ni traduku nacilingve niajn brilaĵojn.


Novaj elstaraj artikoloj

La salono en la unua etaĝo, samtempe salono de la Hügel-koncertoj.

La vilao Hügel, situanta en la sudo de Essen, estis konstruita en 1873 de Alfred Krupp kaj malnovtempe estis la reprezenta kaj ceremonia loĝejo de la industriista familio Krupp. La vilao disponas 269 ĉambrojn kaj 8100 m² da loĝata kaj uzata areo : la parko de la vilao etendiĝas sur 28 hektaroj, sur elstara loko super la Ruhr-valo kaj la lago Baldeney. La konstruaĵon nuntempe administras la Kulturstiftung Ruhr (regiona kulturfondaĵo), kiu okazigas tie periodajn eventojn kiel koncertojn aŭ ekspoziciojn. Krom tiuj okazaĵoj, la vilao Hügel estas vizitebla ĉiutage dum la malfermhoroj.

La konstruado de la vilao Hügel rezultas el la ŝanĝoj spertitaj de la firmao Friedrich Krupp AG. En 1862, Alfred Krupp ekadministris la firmaon laŭ nova prokursistemo. Per tio, li intencis limigi sian rolon en la ege kreskinta firmao al la plej strategiaj decidoj kaj al observado. Krupp ĝis tiam loĝis proksime al la firmao : pro sia nova vivmaniero kaj sia "emeritiĝo", ankaŭ sian loĝlokon li decidis ŝanĝi. Legu pli...

Artefarita portreto fare de FBI en 1972.

D. B. Cooper (alikonita kiel Dan COOPER) estis la pseŭdonimo de aerpirato, kiu la 24-an de novembro 1971 ricevis elaĉetmonon de 200 000 dolaroj kaj sekve saltis paraŝute el la malantaŭa holdo de Boeing 727, dum la aeroplano estis fluganta super la nordpacifika marbordo de Usono, verŝajne super Woodland en Vaŝingtonio. Spite al la arestado kaj pridemandado de centoj da suspektuloj dum multaj jaroj, troveblis neniu konvinka pruvo pri la identeco aŭ situo de Cooper. La agentejo FBI emas kredi, ke li simple mortis pro la salto. Ekzistas tamen pluraj aliaj teorioj pri tio, kio okazis al Cooper post lia fama salto.

La spektindeco de lia fuĝo kaj la necerteco pri lia destino scivoligis homojn ĝis hodiaŭ. Kvankam la enketo famiĝis pro sia longdaŭra manko de spuraro, oni finfine retrovis kelkajn gravajn indicojn. Fine de 1978, nur kelkajn kilometrojn norde de la verŝajna surteriĝa areo de Cooper, oni malkovris afiŝon, kiu entenis instrukciojn por mallevi la malantaŭan aerkluzon de la aviadilo : ĝi devenis de la malantaŭa ŝtuparo de la piratita 727. En februaro 1980, la okjara Brian Ingram malkovris grandan kvanton da putriĝantaj 20-dolaraj biletoj, entute 5 800$, ĉe la bordoj de la rivero Kolumbio. Legu pli...

Ŝtatoj: Ĉeĥio - Ĉeĥoslovakio - Eritreo - Francio - Kanado - Kolombio - Sud-Afriko

Regionoj: Bohemio - Ĉeĥa Silezio - Goao - Guanĝi - Kantabrio - Karpata Rutenio - Luzacio - Moravio - Silezio

Urboj: Antverpeno - Bjalistoko - Bratislavo - Budapeŝto - Fortalezo - Gento - Jalto - Kalgario - Nov-Orleano - Parizo

Urbetoj: Levens - Šilheřovice

Naturo: Vercors (montomasivo)

Prahistorio kaj arkeologio: Arkeologio - Çatal Höyük

Antikvo: Antikva epoko - Biblioteko de Aleksandrio - Imperiestraj Forumoj - Mumio

Mezepoko: Inkaa imperio - Jerusalema reĝlando - Krucmilitoj - Marko Polo

Moderna epoko: Granda incendio de Londono - Lisbona tertremo en 1755 - Ludoviko la 14-a - Charlotte Stuart - Tokugawa Ieyasu

19-a jarcento: Batalo de Waterloo

20-a jarcento: Kemal Atatürk - Batalo ĉe Suomussalmi - Edvard Beneš - Berlina muro - Dua mondmilito - Klement Gottwald - Hispana Enlanda Milito - Emil Hácha - Václav Havel - Gustáv Husák - Komfortulinoj - Koncentrejo Mauthausen-Gusen - Carl Gustaf Emil Mannerheim - Tomáš Garrigue Masaryk - Ludvík Svoboda - Unua mondmilito

Regione: Franca Teksaso - Historio de Brazilo - Historio de Slovakio - Historio de Unuiĝinta Reĝlando

Politiko: Anarkiismo - Cionismo - Naciismo

Etnoj kaj demografio: Asmatoj - Danioj - Sveda elmigrado al Usono

Lingvoj: Eŭska lingvo

Esperanto: Esperanto - Antoni Grabowski - Charles Lemaire - Monato - Frederic Pujulà i Vallès - L. L. Zamenhof

Sociologio: Homa komunumo

Edukado: Valdorfa lernejo - Valdorfa pedagogio

Aliaj: D. B. Cooper - Henri Grouès - Infanlaboro - Kolombopoŝto - Necesejoj en Japanio - Nutrotabuo

Literaturo: Aradia - Pío Baroja - Krimo kaj puno - Oroonoko - Patro Goriot - Arthur Rimbaud - Pavel Jozef Šafárik - Sagao de Hrafnkell - Mary Wollstonecraft

Pentrarto kaj skulpturo: Henri de Toulouse-Lautrec - Rinocero de Dürer - Diego Velázquez - Leonardo da Vinci - John Michael Wright

Muziko: Ludwig van Beethoven - Bekfluto - Figurita baso - Historio de ventra danco - Klasika epoko - Marilyn Manson (grupo) - Mezepoka muziko - Orgenfajfilo

Kino: Der Schatz im Silbersee - Johnny Depp

Arkitekturo: Budhoj el Bamjan - Islama arkitekturo - Monumento de Libereco (Rigo) - Vilao Hügel

Religio: Arkeo de Noa - Babismo - Bahaa kredo - Borobuduro - Tenzin Gyatso - Historio de kristanismo - Monto Sankta Mikaelo - Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek) - Rastafaria movado - Ritualo - Siddhartha Gautama

Mitologio: Atlantido - Reĝo Arturo

Filozofio: Aŭrorurbo - Ekzisto

Sportoj: Aikido - Arta sketado - Basbalo

Ludoj: Kio? Kie? Kiam? - Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto) - Ŝako - Vajango

Aliaj hobioj: Birdumo - Ĉasado

Aŭtomobilo - Historio de tankoj - Saŭno - Spektoradego - Tanko - Titanic

Kemio: Diamanto

Biologio: Bonsajo - Ekologia premsigno - Kromatoforo - Menstruo

Bestoj: Delfenoj - Hejma kato - Narvalo - Rano - Rekordoj de mamuloj - Tiranosaŭro

Geologio: Geologia temposkalo - Vulkano

Matematiko: Matematika pruvo - Nombro Pi - Polusa koordinata sistemo

Astronomio: Galaksio - NASA - Projekto Apollo