Vikipedio:Artikolo de la monato/2024
Artikoloj de la monato por 2024
01. Januaro[redakti fonton]
La kastelo de Magny-en-Bessin (maɲi ɑ̃ bɛsɛ̃ aŭskulti) estas franca klasikstila kastelo en la komunumo Magny-en-Bessin kaj en la departemento Calvados. Ĝi okupas la lokon de antaŭa, ne plu ekzistanta konstruaĵo.
Fine de la 17-a jarcento apartenis la terpeco al Nicolas-Joseph Foucault, altranga ŝtatoficisto. La tereno daŭre plivastiĝis, ĝis kiam ĝia entuta areo kovris tri kvaronojn de la nuntempa komunumo. La nuna kastelo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1728 el pli malnova strukturo, kiu restas malbone konata ĝis hodiaŭ.
La kastelo estis akirita de sinsekvaj posedantoj en la 19-a jarcento, kiu tamen estis periodo de granda stabileco kaj loka prestiĝo por la konstruaĵo. Nova vendo tuj post la Dua mondmilito kaŭzis precipe brutalajn mutilojn. La kastelo estis sekve registrita kiel historia monumento la 31-an de majo 1946.
Lastaj artikoloj de la monato: Amerika blanka ibiso, Pekino, Reformacio
02. Februaro[redakti fonton]
Berlino (germane Berlin [berLIN]) estas la federacia ĉefurbo kaj sidejo de la registaro de Germanio. Kiel urboŝtato Berlino estas aparta federacia lando kaj estas la centro de la metropola regiono Berlino-Brandenburgio. Pro siaj ĉirkaŭ 3,4 milionoj da loĝantoj, Berlino estas la plej dense loĝata urbo de Germanio, sed ankaŭ la plej grandarea. Laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas la dua plej granda, kaj laŭ areo la kvina plej granda urbo de la Eŭropa Unio.
- distriktoj: Berlin-Mitte, Friedrichshain-Kreuzberg, Pankow, Charlottenburg-Wilmersdorf, Spandau, Steglitz-Zehlendorf, Tempelhof-Schöneberg, Neukölln, Treptow-Köpenick, Marzahn-Hellersdorf, Lichtenberg kaj Reinickendorf.
Post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de la orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj Berlino denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Ĝia aglomeraĵo, en 2000, enhavis 4,15 milionojn da loĝantoj. Berlino situas borde de la riveroj Havel kaj Spree, kaj disponas pri multaj lagoj, kiuj estas valoraj ripozejoj por la urbanoj.
Lastaj artikoloj de la monato: Kastelo de Magny-en-Bessin, Amerika blanka ibiso, Pekino
03. Marto[redakti fonton]
Pano estas homa nutraĵo, pretigita el faruno, akvo, fermentaĵo kaj eventuale kun aldonaĵoj (ekz. kemiaj elementoj, komponaĵoj, terpomo). Oni uzas farunon de la cerealoj surlokaj (ekz. tritiko, maizo, hordeo, sekalo ktp).
La kapablecon de la grenoj je fari panon oni mezuras per pluraj metodoj: la Hagberg-a faltempo, la "W", la Chopin-a bobelmezurilo, la protein-kvoto (la kanadaj tritikogrenoj entenas la plej altan kvoton). Pano farita el blanka faruno estas pli bone digestebla, pano el bruna faruno estas pli riĉa je kemiaj elementoj (B-vitamino).
Specialaj panoj:
Lastaj artikoloj de la monato: Berlino, Kastelo de Magny-en-Bessin, Amerika blanka ibiso
04. Aprilo[redakti fonton]
Francisco José DE GOYA Y LUCIENTES (naskiĝis la 30-an de marto 1746 en Fuendetodos, mortis la 16-an de aprilo 1828 en Bordozo) estis hispana pentristo kaj gravuristo.
Goya [GOja] loĝis kiel infano en Zaragozo, kie li lernis la metion. Poste, li translokiĝis al Madrido, kie li fariĝis oficiala pentristo de la kortego, dum la regado de la reĝo Karlo la 4-a. Lia verkaro enhavas pentraĵojn sur stablo kaj sur muro, kaj gravuraĵojn kaj desegnojn. Lia stilo evoluis el la rokoko, tra la novklasikismo, ĝis la antaŭromantismo, ĉiam interpretitaj laŭ tre persona kaj originala maniero, kaj ĉiam per subtrajto de naturalismo, nome de montro de la realo senigita de idealisma rigardo kiu sennaturigu ĝin, en kiu gravas ankaŭ la etika mesaĝo. Por Goya la pentrarto estas vehiklo de morala instruado, ne simple estetika objekto. Liaj plej tiutempaj referencoj estis Giambattista Tiepolo kaj Anton Raphael Mengs, sed li ricevis influojn ankaŭ de Diego Velázquez kaj de Rembrandt. La goja arto estas unu el la mejloŝtonoj kiuj inter la 18a kaj la 19a jarcentoj anoncas la alvenon de la nuntempa pentrarto kaj estas pioniro de kelkaj el la pentravangardoj de la 20a jarcento, speciale de la ekspresionismo; pro kio, oni konsideras lin unu el la hispanaj artistoj plej elstaraj kaj unu el la grandaj majstroj de la historio de la tutmonda arto.
Lastaj artikoloj de la monato: Pano, Berlino, Kastelo de Magny-en-Bessin
05. Majo[redakti fonton]
Kurosawa AKIRA (Hepburn/Kunrei) ,黑澤 明 [kuro-saŭa akira], do esperantigebla kiel Kurosaŭa Akira, konata en la okcidenta mondo kiel Akira Kurosawa (naskiĝis la 23-an de marto 1910, mortis la 6-an de septembro 1998) estis japana reĝisoro, produktoro, muntisto kaj verkisto de filmoj. Li estas la plej konata el la filmistoj de Japanio, kaj liaj filmoj influis multe da postaj filmistoj tra la mondo. Lia unua filmo eldoniĝis en 1943, lia lasta en 1999 (postmorte). Malmulte da filmistoj ĝuas karieron tiom longan kaj laŭditan. Kurosawa reĝisoris 30 filmojn en kariero daŭra 57 jarojn.
Kurosawa eniris en japankinarta industrio en 1936, post mallonga kariereto kiel pentristo. Post jaroj de laboro en nombraj filmoj kiel helporeĝisoro kaj scenaristo, li ekis kiel reĝisoro en 1943, dum la Dua Mondmilito per la populara agfilmo Sanshiro Sugata (konata ankaŭ kiel Judo Saga). Post la milito, la kritik-laŭdata Ebria Anĝelo (1948), en kiu Kurosawa protagonistigis la tiam nekonatan aktoron Toshiro Mifune, cementis la reputacion de la reĝisoro kiel unu el plej gravaj junaj filmistoj en Japanio. Ambaŭ homoj kunlaboros en aliaj 15 filmoj. Ankaŭ lia edzino Joko Jaguĉi estis aktorino en unu el liaj filmoj.
Lastaj artikoloj de la monato: Francisco de Goya, Pano, Berlino
06. Junio[redakti fonton]
Jean-Baptiste Poquelin, alinomita MOLIÈRE [mɔljɛʁ] kaj Moliero en esperanto (naskiĝis en Parizo, estis baptita la 15-an de januaro 1622, mortis la 17-an de februaro 1673 en Parizo), estis franca dramaturgo kaj komediisto.
Konsiderata kiel animo de aktora grupo el kiu evoluis la teatrejo Franca Komedio, li restas tie la plej ludata aŭtoro. Senkompata kontraŭ pedanteco de falsaj sciuloj, mensogoj de nesciaj kuracistoj, pretendemo de novriĉaj burĝoj, Molière amis junularon, kiun li volis liberigi de absurdaj postuloj. Fore de rigoroj de devoteco aŭ asketismo, lia rolo de moralisto haltas tie, kien li difinis ĝin: « Mi ne scias ĉu ne estas pli bone labori por korekti kaj mildigi la pasiojn de homoj ol voli tute fortranĉi ilin », kaj lia celo estis unue « ridigi honestajn homojn ». Li do alproprigis al si la devizon Castigat ridendo mores (Ĝi punas ridante morojn) kiu aperis sur italaj scenejoj ekde la 1620-aj jaroj en Francio, pri komedio.
Lastaj artikoloj de la monato: Kurosawa Akira, Francisco de Goya, Pano