Kastelo de Magny-en-Bessin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Magny-en-Bessin
france Château de Magny-en-Bessin
La kastelo en 2017
La kastelo en 2017
La kastelo en 2017
kastelo [+]

Lando Francio
RegionoNormandio
DepartementoCalvados
KomunumoMagny-en-Bessin
Koordinatoj49° 18′ 27″ N, 0° 39′ 54″ U (mapo)49.3074-0.6651Koordinatoj: 49° 18′ 27″ N, 0° 39′ 54″ U (mapo)

StiloKlasikismo

Estiĝoĉ. 1728 (nuna stato)
Posedanto de la lokoNicolas-Joseph Foucault (origine; nun privata)

DetruoParte detruita en 2016
Konserva statoEmblemo de historiaj monumentoj Historia monumento (1946)

Kastelo de Magny-en-Bessin (Francio)
Kastelo de Magny-en-Bessin (Francio)
DEC
Kastelo de Magny-en-Bessin
Kastelo de Magny-en-Bessin
Situo en Francio

Kastelo de Magny-en-Bessin (Normandio)
Kastelo de Magny-en-Bessin (Normandio)
DEC
Kastelo de Magny-en-Bessin
Kastelo de Magny-en-Bessin

Kastelo de Magny-en-Bessin (Calvados)
Kastelo de Magny-en-Bessin (Calvados)
DEC
Kastelo de Magny-en-Bessin
Kastelo de Magny-en-Bessin

Map
Kastelo de Magny-en-Bessin
Vikimedia Komunejo:  Château de Magny-en-Bessin [+]
vdr

La kastelo de Magny-en-Bessin (IFA: maɲi ɑ̃ bɛsɛ̃, Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas franca klasikstila kastelo en la komunumo Magny-en-Bessin kaj en la departemento Calvados. Ĝi okupas la lokon de antaŭa, ne plu ekzistanta konstruaĵo.

Fine de la 17-a jarcento apartenis la terpeco al Nicolas-Joseph Foucault, altranga ŝtatoficisto. La tereno daŭre plivastiĝis, ĝis kiam ĝia entuta areo kovris tri kvaronojn de la nuntempa komunumo. La nuna kastelo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1728 el pli malnova strukturo, kiu restas malbone konata ĝis hodiaŭ.

La kastelo estis akirita de sinsekvaj posedantoj en la 19-a jarcento, kiu tamen estis periodo de granda stabileco kaj loka prestiĝo por la konstruaĵo. Nova vendo tuj post la Dua mondmilito kaŭzis precipe brutalajn mutilojn. La kastelo estis sekve registrita kiel historia monumento la 31-an de majo 1946[1].

Transformita al teksaĵa fabrikejo dum kvaronjarcento, malokupita ekde la 1970-aj jaroj, la kastelo estis parte detruita de du sinsekvaj incendioj en marto 2016. Ĝi estis rimarkita de Stéphane Bern, fama televidprezentisto kaj estro de la franca « Misio pri la identigo kaj savo de endanĝeritaj monumentoj » (france Mission d'identification et de sauvegarde du patrimoine en péril). Tial la konstruaĵo dufoje ricevis urĝan helpfonduson financitan de la nacia loterio Loto du patrimoine, post lotadoj okazintaj en septembro 2018 (dum la eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo) kaj en 2021. La riparado kaj daŭra konservado de la kastelo hodiaŭ restas necertaj, kvankam tio estas la celo de nova aktiva asocio.

Situo[redakti | redakti fonton]

La kastelo troviĝas en la vilaĝo Magny-en-Bessin, en la regiono Normandio kaj en la departemento Calvados. Ĝi situas proksimume 4 kilometrojn sudokcidente de Arromanches-les-Bains kaj de la manika marbordo[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Oni malkovris dum la 19-a jarcento ĉirkau la kastelo plurajn hakiletojn el polurita ŝtono, kiuj datiĝas de la komenco de la 3-a jarmilo a.K.. Ili estas daŭre konservataj en la muzeo Baron Gérard de Bayeux[3]. Pluraj artefaktoj de la romia imperio estis cetere malkovritaj ĵus antaŭ la kastelo fare de Arcisse de Caumont, inkluzive de konstruaĵaj ruinoj kun kelkaj freskoj. La loko tamen neniam estis serĉfosita laŭ arkeologia kaj scienca metodo[4].

Nekropolo de la merovida periodo ankaŭ estis malkovrita kaj serĉfosita proksime al la kastelo en la 19-a jarcento. Ĝiaj artefaktoj datiĝas de la fino de la 4-a jarcento aŭ de la komenco de la 5-a jarcento[5].

Historio de la tereno : de feŭdo al kastelo[redakti | redakti fonton]

De la 12-a jarcento ĝis la familio Foucault[redakti | redakti fonton]

Kastelo eble jam ekzistis ekde la jaro 1191[6]. La feŭdo tiam apartenis al la nobela familio Mailloc, kaj estis akirita de la familio Mannoury je la fino de la sekva jarcento, verŝajne per edziĝo[7]. Ankoraŭ videblas en la preĝejo Sankta-Malo de Magny-en-Bessin tombŝtono, kiu eble estas tiu de Guillaume de Mannoury, mortinta en 1501.

Gravuraĵo de longhara viro en medaliono kun blazono
Guy Chamillart
Gravuraĵo fare de Robert Nanteuil en 1664.

La feŭdo sekve fariĝis bieno de la familio Saint-Ouen en 1515, ĝis la fino de la 17-a jarcento[8]. Ĝi estis vendita de la familio per aŭkcio en 1673. La aĉetanto estis Guy Chamillart, reĝa intendanto de la ĝenerala provinco de Caen[9]. Lia filo, Michel Chamillart, fariĝis konsilisto ĉe la Parlamento de Parizo en 1676, ĝenerala kontrolisto pri financoj en 1699 kaj fine ŝtatsekretario pri milito en 1701[10]. Michel Chamillard sekve plivastigis sian terenon de Magny per variaj akiroj en la najbara vilaĝo Ryes, sed ankaŭ per la interŝanĝo de reĝaj landoj en Arromanches kaj Tracy[11].

Per reĝaj patentaj leteroj de la 8-a de oktobro 1694 subskribitaj en Fontainebleau, Michel Chamillard obtenis per sia feŭdo de Magny justican potencon super la paroĥoj de Magny, Ryes, Manvieux, Tracy kaj Arromanches[12].

Nicolas-Joseph Foucault (1698)
Gravuraĵo de Pieter van Schuppen laŭ pentraĵo de Nicolas de Largillierre.

La feŭdo estis sekve akirita la 25-an de decembro 1694 de Nicolas-Joseph Foucault, ankaŭ intendanto de la ĝenerala provinco de Caen de 1689 ĝis 1706[13]. Ĝi fariĝis markizolando en februaro 1695[13]. Foucault mem malofte vizitis Magny : li ĉefe uzis la terenon por stoki la artefaktojn malkovritajn dum la serĉfosadoj, kiujn li farigis en Vieux-la-Romaine kaj Coutances[14].

La filo de la intendanto Foucault, Nicolas-Joseph Foucault la 2-a, estis la ĉefa posedanto de la kastelo ekde 1704[15]. Tie li vivis ĝis sia morto en 1772[16]. Li pligrandigis la terenon per la akiro de landoj en Bazenville, kaj sekve en Damigny en 1714[17]. La markizino sekve iniciatis proceson kontraŭ sia edzo pro financaj kialoj, kaj obtenis en 1719 « plenan proprieton de la tereno de Magny », kvankam ĝin ŝi neniam vizitis[17].

La markizo fine reakiris Magny per dekreto de la Parlamento de Parizo en 1728[18]. Li loĝis en la kastelo ekde 1736[19]. Li interalie kreis monumentan arbaran avenuon laŭlonge de la akso de la kastelo direkte al la katedralo de Bayeux, bildigitan en 1736[20]. En 1731, la markizo fariĝis reĝa ĉasleŭtenanto. Li poste kutimiĝis restadi vintre en Parizo, precipe en sia palaceto Magny, kiun li akiris en 1758[21]. La tereno de Magny tiam etendiĝis sur proksimuma areo de 336 hektaroj, tio estas tri kvaronoj de la nuntempa komunumo[21]. Vidviĝinta en 1755, la markizo perdis siajn tri gefilojn antaŭ sia morto kaj ne havis idon. Priskribita kiel « kristana filozofo » en siaj lastaj jaroj, li mortis 95-jaraĝa en sia kastelo la 20-an de junio 1772[22]. Lia tombŝtono, damaĝita dum la franca revolucio en 1794, tamen ankoraŭ videblas en la preĝejo de Magny[23].

La kastelo ĝis 1945[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la markizo, la kastelo estis heredita de kuzoj, kiuj ne kapablis financi ĝian subtenon. Ili do decidis vendi ĝin la 31-an de decembro 1772[24]. La tereno estis akirita la sekvan 17-an de januaro fare de la juna landsinjoro de Courseulles kaj markizo Pierre Charles de La Rivière, militisto naskiĝinta en Rouen en 1749[24]. Li verŝajne mendis kaj pagis novan internan dekoracion, sed malofte loĝis en Magny[25]. Li mortis la 26-an de decembro 1778 je la juna aĝo de 29 jaroj pro variolo, sen rekta idaro[26].

La kastela tereno tiam estis heredita de René Louis Gilles Hervé Clément Dubois de Littry la 22-an de januaro 1780. Li havis nur unu filinon, kiu mortis dum akuŝo en 1787[27]. Urbestro de Bayeux en 1790, li nek elmigris nek loĝis en la kastelo[28]. La landsinjora altjustica povo estis neniigita en novembro 1790, kaj ĉiuj rilataj arkivoj estis bruligitaj la 14-an de novembro 1793[29]. La tombŝtono de la markizo de Foucault estis damaĝita la 8-an de julio 1794 en la loka preĝejo kaj la blazonaj ornamoj de la kastelo samepoke malaperis[30]. La konstruaĵo estis ofte rekviciita dum la sinsekvaj militoj de la franca revolucio kaj de la Unua Imperio inter 1792 kaj 1815[31].

La granda salono en 1914.

La nepo de Dubois de Littry, Claude Clément Auguste de La Tour du Pin, fariĝis siavice urbestro de Bayeux sed mortis jam en 1812. Lia fratino tiam edziĝis kun la estonta parlamentano Eugène-François-Charles Achard de Bonvouloir, kies familio konservis la kastelon ĝis 1945[32]. Dum tiu periodo, la sinsekvaj posedantoj de la kastelo estis plejofte ankaŭ urbestroj de Magny-en-Bessin[32]. La tereno pli ĝenerale « spertis brilan vivon » en la 19-a jarcento. La dependaĵoj de la kastelo gastigis hundaron por la ĉasado de leporoj ĝis proksimume la jaro 1900. La kastelanoj de Magny-en-Bessin ankaŭ konatiĝis pro siaj multnombraj mondumaj kunvenoj[33]. La dungitaro cetere estis abunda[34].

Ĉirkaŭ la jaro 1840, la grafo Charles de Bonvouloir rearanĝigis la parkon kaj ties najbaraĵon[12]. Sude de la kastelo malaperis la antaŭkorto, la ĉirkaŭfosaĵoj kaj la honora korto, samkiel la franca ĝardeno plinorde. Nova stelforma, 10-hektara parko estis kreita, sed ne tute konformis al la klasikaj principoj de anglastila pejzaĝa parko[35]. Pliaj riparadoj de la plankoj kaj de la tegmento okazis en la kastelo ĉirkaŭ la jaro 1900[36].

La norda fasado komence de la 20-a jarcento.

Guillaume de Bonvouloir, patro de tri filinoj, fariĝis vidvo en 1935 kaj mortis la 14-an de majo 1937. La kastelo estis tute senigita je sia meblaro pro la rezultinta vendo, kiu okazis jam en julio[37]. Dum la Dua mondmilito kaj la okupacio de Francio, la kastelo estis rekviziciita ekde la 10-a de julio 1940 de la germanaj fortoj, kiuj tie instalis komandantejon. La konstruaĵo ĉefe utilis por loĝi rotojn kaj stoki variajn materialojn, kiujn bezonis la marbordaj kazematoj nur 4 kilometrojn norde[38]. Ankaŭ ekzistis proksima bazo de la germana mararmeo ekde januaro 1942. Malgraŭ sia strategia loko, la kastelo ne spertis gravajn damaĝojn dum tiu periodo[2]. La soldatoj de la Wehrmacht loĝis en la kastelo mem. Al la membroj de la Ostlegionen, kiuj konsistis el fremdaj voluntuloj aŭ konskripciuloj, oni atribuis la dependaĵojn[39]. Ankoraŭ videblas hodiaŭ grafitioj de tiu periodo, inkluzive de du svastikoj kaj unu karikaturo de Adolf Hitler[39]. Magny-en-Bessin estis liberigita vespere de la 6-a de junio 1944 fare de la 2-a bataliono de la regimento Gloucestershire, post kiam la germanaj fortoj « urĝe » evakuis la konstruaĵon[40]. Dum la sekvinta batalo de Normandio, la kastelo daŭre estis uzita kiel deponejo. Provizora aerodromo estis aranĝita sude de la kastelo kaj operaciis ĝis septembro 1944. Dumtempe, « neniu (...) loĝis en la kastelo »[41].

1945-2016 : vendoj, damaĝoj kaj unuaj provoj al valorigo[redakti | redakti fonton]

La kastelo en 2013, antaŭ la incendio de 2016.

La kastelo kaj ties tereno estis venditaj de la filinoj de Guillaume de Bonvouloir en 1945 al Guy Bertrand Marie Joseph Kermerec'hou de Kerautem, profesia antikvaĵisto[42]. Li tuj klopodis malinstali multajn elementojn, tiel ke « ĉio elŝirebla kaj vendebla estis elŝirita kaj vendita » : lignaĵoj, paneloj, kamenoj... Eĉ la « plej belaj arboj de la parko » estis tranĉitaj[41].

Post denunco komenciĝis instruado pri la klasifiko de la konstruaĵo la 16-an de novembro 1945. Tio rezultigis oficialan registriĝon de la kastelo kaj ties parko en la inventaro de francaj historiaj monumentoj, laŭ reglamenta akto de la 31-a de majo 1946[41]. Malgraŭ tiu protektado ŝajne « pludaŭris la rabado »[41].

Rusta restaĵo de industria levilo ĉe la kastela fasado (2020).

La 26-an de aŭgusto 1949, la belga industriisto Josef van Pamel aĉetis la terenon kaj fondis la Linan Societon de Magny (france Société linière de Magny)[43]. La kastelo tiam transformiĝis al ŝpinejo, pli precize al fabrikejo kie oni disigis linajn kaj kanabajn fibrojn. La muroj de la teretaĝo estis detruitaj kaj nova, 50-metra slabo el betono ebligis la instaladon de multpezaj maŝinoj. La kapelo, kiu nun ĝenis la aliron al la malsupra parto de la konstruaĵo, estis same detruita. Kelkaj teknikaj instalaĵoj estis konstruitaj en la parko, inkluzive de hangaroj[44].

La kastelo kaj du hangaroj (2018).

José van Pamel, filo de la fondinto de la fabrikejo, sukcedis lin en 1973 sed la kompanio progrese malaktiviĝis. Ĉevalbredejo estis kreita sed same ĉesis funkcii post iom da tempo. José van Pamel fariĝis urbestro de Magny-en-Bessin en 1983[44].

Post la malaktiviĝo de la fabrikejo, José van Pamel vendis siajn bienojn. La kastelo mem estis cedita en 1989, kaj la dependaĵoj estis venditaj la 16-an de marto 2003 per tutviva hipoteko (france viager)[44]. Ĝi estis akirita de Krijn Giezen, nederlanda pentristo kaj artisto naskiĝinta en 1939 en Noordwijk, kaj de ties edzino Martha, eldonistino[42]. Ili enloĝiĝis en la kastelon, sekve en la komunajn kvartalojn[45]. Krijn Giezen estas rigardata interalie kiel la fondinto de la landarta movado kaj de ekologia arto en Nederlando en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj[42][46]. Krom la loĝejo de la artisto, la tereno estis ankaŭ sia ateliero kaj ekspoziciejo[47].

Ĉevalejo de la bredejo de Magny.

En 1989, la arboj de la tiel nomata episkopa aleo, direkte al la katedralo de Bayeux, estis tranĉitaj. Tion « travivis multaj vilaĝanoj kiel dramon » laŭ gazeta artikolo de Ouest-France de la 18-a de marto 2016. La rilatoj inter la proprietuloj kaj la loka municipo konsekvence aĉiĝis. La kastelo mem ne estis loĝata kaj restis malzorgata dum pluraj jardekoj. Alia gazeta artikolo de La Manche libre eĉ elvokas « murditan kastelon »[42].

La proprietulo mortis la 30-an de januaro 2011[47]. Lia vidvino ekde tiam loĝas en unu el la vastaj komunaj dependaĵoj de la kastelo[47]. Sinsekvaj vendoprojektoj ne konkretiĝis. Pluraj plankoj de la okcidenta pavilono cetere kolapsis jam antaŭ 2011[47].

Ekde 2016 : incendioj kaj savoprojekto[redakti | redakti fonton]

Dum la nokto de la 16-a ĝis la 17-a de marto 2016, je noktomezo, incendio okazis en la norda parto de la kastelo. Ĝi preskaŭ tute detruis la ĉarpentraĵon kaj la plankojn[12][48][49], malgraŭ la interveno de pli ol 50 fajrobrigadistoj kaj 20 fajrobrigadaj veturiloj[47]. La fajro ŝajne devenis de la unua etaĝo aŭ de la subtegmenta areo, kaj eble estis kaŭzita de elektra kurta cirkvito. La batalo kontraŭ la incendio estis despli malfacila pro la malbona stato de la konstruaĵo, precipe pro la parte disfalitaj plankoj[49].

Malgraŭ zorgema estingo de la braĝoj, nova incendio pludamaĝis la konstruaĵon la 26-an de marto 2016 posttagmeze, nur dek tagoj post la unua fajro. Du traboj de la unua etaĝo denove flamiĝis[50].

El la du sinsekvaj incendioj rezultis gravaj damaĝoj al duona parto de la kastelo, per la kompleta detruo de tegmentoj kaj plankoj. La betona slabo tamen sukcese rezistis al la pezo de ruboj, kio ŝparis la subteretaĝon[47].

Post la katastrofo, la riparado de la kastelo fariĝis unu el la oficialaj financaj celoj de la unua « lotludo de la heredaĵo » (france loto du patrimoine)[47], organizita de la Misio pri la identigo kaj savo de endanĝeritaj monumentoj kaj ties estro Stéphane Bern. La kastelo, samkiel 269 aliaj monumentoj en Francio, estis elektita en majo 2018 inter pli ol 2000 kandidatoj[51][52]. Per la partopreno de la forte damaĝita konstruaĵo al tiu populara televida okazaĵo, la organizantoj ambiciis « ĵeti lumon sur la kastelon »[51].

Suda fasado de la kastelo en septembro 2020.

La 17-an de septembro 2018 fondiĝis nova asocio cele al la savo de la monumento. Ĝia prezidanto estis Hervé Baptiste[53], eksa ĉefarkitekto de historiaj monumentoj, pro peto de la proprietulino[54]. La urbestro de la komunumo ankaŭ estas laŭjura membro de la asocio[54].

La asocio, kiu nombris proksimume 200 membrojn en 2021[55], interalie iniciatis gviditajn vizitojn de la tereno okaze de la eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo de 2020. Entute 180 vizitantoj same malkovris la lokon okaze de la eŭropaj tagoj de 2022[56].

La unuaj, plej necesaj riparadoj estis taksitaj je kosto de 825 000 €[51], inkluzive de 150 000 € cele al precipe urĝaj riparadoj laŭ la franca Fondaĵo pri heredaĵo[57].

Unua konstrulaboro okazis fine de la jaro 2020 kaj kostis 60 000 €. Ĝi estis subvenciita de la lotludo de la heredaĵo, sed ankaŭ de la departementa konsilio de Calvados kaj de la regiona direkcio pri kulturaj aferoj (DRAC)[55]. La kastelo denove estis elektita de la Misio de Stéphane Bern por ricevi beneficon okaze de la heredaĵa lotludo de 2021. Ĝi tiel obtenis subvencion de 300 000 €[55], cele al la akva kaj aera hermetikigo de la konstruaĵo. Administra konstrulicenso estis validigita la 7-an de oktobro 2022[55].

Kastela arkitekturo kaj parko[redakti | redakti fonton]

Plano de la kastela tereno :

A) Kastelo
B) Pavilono de la Horloĝo
C) Forcejo
D) Remizo
E) Ĉevalejo
F) Malaperinta kapelo
G) Hangaro
H) Fabrikejaj hangaroj


1) Kartuziana ĝardeno
2) Fruktarbejo
3) Franca ĝardeno

Datigo de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Artista bildigo de la flanka fasado de la kastelo L'Étang, ĉirkaŭ 1705. Tiu konstruaĵo eble inspiris la kreinton de Magny-en-Bessin.

Antaŭ la kastelo de Magny jam ekzistis tie « gravaj konstruaĵoj », kiel atestas indicoj pri la reuzado de malnovaj muroj por la starigo de la nuna strukturo[58]. Aliajn spurojn oni malkovris okaze de freŝdataj konstrulaboroj, inkluzive de eksa kameno, firsta junto de « apoginta malaperinta konstruaĵo », « ŝtopita fenestra truo » kaj aliaj elementoj el la mezepoka periodo. Do eblas konkludi, ke « ekzistis grava kastelo antaŭ la aktuala »[59].

Sur la ĉarpentaĵo de la tiel nomata pavilono de la horloĝo legeblas la jena enskribaĵo : « Jules Guesnet, 18-jara kaj mia 45-jara patro konstruis tion en la jaro 1715 »[12][60]. Jacques Moussard, naskiĝinta en Bayeux, iam estis rigardita kiel la ĉefarkitekto[48]. Laŭ Hervé Baptiste, tiu aserto tamen « certe malpravas »[20]. La stilo de la kastelo estis videble inspirita de la verkoj de Jules Hardouin-Mansart, precipe de la kastelo L'Étang en Marnes-la-Coquette[60]. Tiu influo eble devenis de Michel Chamillart, eksa proprietulo de Magny kaj amiko de la familio Foucault (ambaŭ patro kaj filo)[61].

Detala plano de la teretaĝo de la kastelo en la 18-a jarcento.

Oni longatempe malprave konsideris, ke la nuna kastelo estis konstruita inter 1689 kaj 1715[60]. Laŭ Hervé Baptiste, kiu dubigas tiun datigon, la plej verŝajna periodo estas ĉirkaŭ la jaro 1728, kvankam restas neniu teksta fonto de tiu epoko[20]. Certaj muroj de la antaŭa konstruaĵo estis konservitaj, eble ĉar la mendinto deziris korekti la ĝeneralan akson de la konstruaĵo por kongruigi ĝin kun ties de la katedralo de Bayeux[20]. La du pavilonoj cetere estis starigitaj kun videbla zorgo pri simetrio[20].

Palumbejo estis konstruita iam dum la 18-a jarcento[60]. 80 % de la paroĥaj landoj tiam apartenis al la sinjoro de Magny[60]. Majesta, proksimume 2-kilometrojn longa aleo etendiĝis antaŭ la kastelo kaj direktis al la kruciĝa turo de la katedralo[60].

La ĉarpentaĵo estis plenumita ĉirkaŭ 1730, kaj « ĉio estis pli malpli finpretigita ĉirkaŭ la jaro 1736 »[20].

La nova napoleona katastro priskribis la terenon en 1809 : la komunaj kvartaloj ŝajne jam estis en sia nuntempa, konservata stato[62]. Nova ĉevalejo estis konstruita en 1960[63].

Materialoj kaj dekoracio[redakti | redakti fonton]

La kastelo konsistas el kvadroŝtono, kalkoŝtono, mortero kaj bosoj[60]. La kelkaj konservataj dekoraciaj elementoj havas fortan rokokan stilon[20]. Plejpartaj arkitekturaj artefaktoj tamen malaperis pro kaperado. Notinde restas strukturo el forĝita fero de granda ŝtuparo en la parto plej damaĝita de la incendio.

Parko[redakti | redakti fonton]

Artista bildigo de la partero de la kastelo de Magny-en-Bessin en la 18-a jarcento.
La kastelo speguliĝante sur akvejo.

La vastaj aleoj de la kastelo kovris tri kvaronojn de la areo de la nuna komunumo en la 18-a kaj 19-a jarcentoj[64]. La kastelon priskribis en 1857 Arcisse de Caumont kiel « konsiderindan »[65].

Antaŭ la kastelo, komence de la « granda avenuo » estis antaŭkorto sekvita de honora korto. Cetere ekzistis diversaj akvejoj, sed ankaŭ franca ĝardeno norde de la konstruaĵo[32].

La tereno fine inkludis fruktoarbejon kaj « kartuzianstilan » legomĝardenon, kiuj estis aldonitaj je nekonata dato[37]. Forcejo, verŝajne konstruita de la firmao Guillot Pelletier, aperis fine de la 19-a jarcento, samkiel nedaŭra tenisejo[37].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Kastelo kaj ties parko » arkivo - Notico PA00111515 - Datumbazo Mérimée - Franca ministerio pri kulturo.
  2. 2,0 2,1 Baptiste 2023, p.40-41
  3. Baptiste 2023, p.9.
  4. Baptiste 2023, p.10-11
  5. Baptiste 2023, p.11
  6. Le patrimoine des communes du Calvados, p.1338
  7. Baptiste 2023, p.13
  8. Baptiste 2023, p.14-15
  9. Baptiste 2023, p.15-16
  10. Baptiste 2023, p.16-17
  11. Baptiste 2023, p.17
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 « Kastelo de Magny-en-Bessin » (arkivo), notico IA00121915 - Datumbazo Mérimée - Franca ministerio pri kulturo.
  13. 13,0 13,1 Baptiste 2023, p.18
  14. Baptiste 2023, p.21-22
  15. Baptiste 2023, p.22
  16. Caumont 1857, p.588
  17. 17,0 17,1 Baptiste 2023, p.23
  18. Baptiste 2023, p.23-24
  19. Baptiste 2023, p.24-25
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 20,5 20,6 Baptiste 2023, p.24
  21. 21,0 21,1 Baptiste 2023, p.26
  22. Baptiste 2023, p.26-27
  23. Baptiste 2023, p.27
  24. 24,0 24,1 Baptiste 2023, p.28
  25. Baptiste 2023, p.28-29
  26. Baptiste 2023, p.30
  27. Baptiste 2023, p.30-31
  28. Baptiste 2023, p.31
  29. Baptiste 2023, p.31-32
  30. Baptiste 2023, p.32
  31. Baptiste 2023, p.33
  32. 32,0 32,1 32,2 Baptiste 2023, p.35
  33. Baptiste 2023, p.35-37
  34. Baptiste 2023, p.37-38
  35. Baptiste 2023, p.38-39
  36. Baptiste 2023, p.38
  37. 37,0 37,1 37,2 Baptiste 2023, p.39
  38. Baptiste 2023, p.40
  39. 39,0 39,1 Baptiste 2023, p.41
  40. Baptiste 2023, p.41-42
  41. 41,0 41,1 41,2 41,3 Baptiste 2023, p.42
  42. 42,0 42,1 42,2 42,3 Frédéric Oblin (17-a de junio 2012). Magny-en-Bessin : le château assassiné (france).
  43. Baptiste 2023, p.42-43
  44. 44,0 44,1 44,2 Baptiste 2023, p.43
  45. Baptiste 2023, p.43-44
  46. Deniaux 2019
  47. 47,0 47,1 47,2 47,3 47,4 47,5 47,6 Baptiste 2023, p.44
  48. 48,0 48,1 Le château de Magny-en-Bessin est parti en flamme (france) (18-a de marto 2016).
  49. 49,0 49,1 Éric Marie (16-a de marto 2016). Le château de Magny-en-Bessin ravagé par un incendie (france).
  50. Éric Marie (26-a de marto 2016). Un nouvel incendie au château de Magny-en-Bessin (france).
  51. 51,0 51,1 51,2 Magny-en-Bessin. Une association se penche au chevet du château (france) (25-a de januaro 2019).
  52. Stéphane Bern choisit le château de Martina (11-a de junio 2018).
  53. Baptiste 2023, p.44-45
  54. 54,0 54,1 Hervé Baptiste, l’architecte à la barre (france) (26-a de januaro 2019).
  55. 55,0 55,1 55,2 55,3 Baptiste 2023, p.45
  56. Simon Deneuville (28-a de aprilo 2023). Ce château méconnu à Magny-en-Bessin (france).
  57. Magny-en-Bessin. Le loto du patrimoine à la rescousse d'un château abandonné près de Bayeux (france) (11-a de junio 2018).
  58. Baptiste 2023, p.19
  59. Baptiste 2023, p.19-20
  60. 60,0 60,1 60,2 60,3 60,4 60,5 60,6 Le patrimoine des communes du Calvados, p.1339
  61. Baptiste 2023, p.25
  62. Baptiste 2023, p.33-34
  63. Ligilo al la regiona inventaro (ciferecigita dosiero)
  64. Le patrimoine des communes du Calvados, p.1338
  65. Caumont 1857, p.587

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. : fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.

  • france [Baptiste 2023] Hervé Baptiste, « Magny-en-Bessin, histoire d'un château », Bulletin de la société des antiquaires de Normandie, no LXXX (2021),‎ 2023, p. 9-45. Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.
  • france [Caumont 1857] Arcisse de Caumont, Statistique monumentale du Calvados, vol. 3, Caen, L. Jouan, 1857 (legu - arkivo), p. 587-588. Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.
  • france [Kolektiva 2001] Kolektiva verko, Le patrimoine des communes du Calvados, Parizo, Flohic, 2001, 1715 p. (ISBN 2842341112), p. 1338-1339. Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.
  • france [Gosselin 1963-1964] Louis Gosselin, « Quelques notes concernant Nicolas-Joseph Foucault, intendant de Caen, et son château de Magny », Bulletin de la société des antiquaires de Normandie, no LVII,‎ 1963-1964, p. 541-545.
  • france [Maumené 1914] Albert Maumené, La Vie à la campagne : travaux, produits, plaisirs, Hachette, 1914, 30 p. (legu arkivo).
  • france [Seydoux 1985] Philippe Seydoux, Châteaux du pays d'Auge et du Bessin, Éditions de la Morande, 1985, 96 p.
  • france [Deniaux 2019] Elisabeth Deniaux, « L'orientaliste Antoine Galland et la découverte des inscriptions de la cité des Viducasses en Normandie », Altera pars laboris Studi sulla tradizione manoscritta delle iscrizioni antiche,‎ 2019 (ISBN 978-88-6969-374-8), ISSN 2610-8801, COI:10.30687/978-88-6969-374-8/006, legu arkivo). Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.