Vica Kerekes
Vica Kerekes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kerekes Éva |
Naskiĝo | 28-an de marto 1981 (43-jaraĝa) en Fiľakovo |
Lingvoj | slovaka • hungara • angla |
Ŝtataneco | Slovakio |
Alma mater | Academy of Performing Arts in Bratislava |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Vica Kerekes [kerekeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerekes Vica estas slovakia hungara aktoro. Ŝia origina persona nomo estis Éva, ŝiaj nomvariantoj estis Vica Kerekesová, Eva Kerekesová, Eva Vica Kerekésová kaj Eva Kerekešová.
Éva Kerekes[1][2] naskiĝis la 28-an de marto 1981 en Fiľakovo (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Vica Kerekes apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Ŝi frekventis bazlernejon kaj maturiĝis en sia naskiĝurbo, fine ŝi akiris aktoran diplomon en muzika altlernejo en Bratislavo. Post la diplomo ŝi moviĝis al Budapeŝto en 2001, kie ŝi renkontis sian estontan edzon Csaba Vigh. Komence ŝi estis teatra aktoro, poste ŝi debutis en 2004 en slovaka filmo "Konečná stanica". Ŝi iĝis aktiva en Slovakio, Ĉeĥa Respubliko kaj Hungario. Ŝi divorcis en 2012 kaj post 2 jaroj Kerekes anoncis, ke ŝi amrilatas kun slovaka tatuisto. Ŝi ricevis hungarajn kaj slovakajn premiojn.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo (Teatro Szigligeti (Szolnok))
- Hamleto (subĉiela teatro, Diósgyőr)
- Ni neniam mortos! (teatra versio): (Teatro Szigligeti)
- John Kander-Fred Ebb: Chicago (muzikalo); (Teatro Szigligeti)
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Konecná stanica (2004)
- Krídla Vánoc (2013) - Nina
- Prahala (2022) - Jana
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- A kísértés (2007) - Perina
- Clona (serio, 2015) - Nikola Bárdyová
- Shakespeare 37 (serio, 2021)