Ukraina listo de Katin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ukraina listo de Katin pole: Ukraińska Lista Katyńska (kelkiam konata ankaŭ kiel la listo de Cvetuĥin) – listo de polaj civitanoj murditaj de NKVD en Ukrainio surbaze de la decido de Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj ĉefaj regopovoj de Sovetunio el la 5-a de marto 1940, viktimoj de la masakro de Katin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Al la malkovro de viktimoj de tiu-ĉi parto de Katina krimo (tiel nomata "ukraina spuro de Katin" – de la unua prilaboraĵo de Zuzanna Gajowniczek el 1995) kontribuis akuzisto Andrej Amons. La listo ampleksas personajn donitaĵojn de 3 435 polaj civitanoj transdonitajn la 5-an de majo 1994 al anstataŭano de Ĝenerala Akuzisto de Pollando Stefan Śnieżko, fare de anstataŭanto de Sekurec-Servo de Ukrainio generalo Andrij Ĥomiĉ. Tio estas listo de 3 435 primalliberejaj personaj dokumentoj, forsenditaj la 25-an de novembro 1940 de la estro de 1-a Speciala Fako de NKVD de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko plisupera leŭtenanto de ŝtata sekureco Cvetuĥin, al estro de 1-a Speciala Fako de NKVD de Sovetunio, majoro de ŝtata sekureco Leonid Baŝtakov. Al la listo oni alkroĉis 3 435 aktujojn en 5 sakoj.

La murditoj estis pli frue malliberigataj ĉefe en Kievo, sed ankaŭ en Ĥersono kaj Odeso.

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ neplenaj donitaĵoj el 2010 sur la Ukraina Listo de Katin troviĝis:

  • 726 oficiroj de Pola Soldataro
  • 746 policanoj kaj 24 altaj funkciuloj de Ŝtata Polico
  • 24 funkciuloj de Mallibereja Gardistaro, kaj 4 estroj de malliberejoj

Sur la listo enestas 7 generaloj: Romuald Dąbrowski, Kazimierz Dzierżanowski, Władysław Jędrzejewski, Szymon Kurz, Mieczysław Linde, Franciszek Paulik kaj Rudolf Prich, kaj ankaŭ 26 koloneloj kaj 46 subkoloneloj de Pola Soldataro (inter oficiroj estis defendintoj de Lvovo 1939, ankaŭ bofilo de Henryk Sienkiewicz). Inter civiluloj estis i.a. 74 bienposedantoj, 46 instruistoj, 70 inĝenieroj, 15 kuracistoj, 174 juristoj (kune kun 2 juĝistoj de Supera Kortumo), 19 distriktestroj kaj iliaj anstataŭantoj, 10 prezidantoj de urboj kaj iliaj anstataŭantoj, 11 urbestroj, 7 senatanoj (tri polaj kaj kvar ukrainaj), 9 parlamentanoj – ankaŭ prezidento de Chorzów kaj Tarnopol, Sejmmarŝalo de Silezio kaj 91 oficistoj. Inter murditoj estis i.a. vicvojevodo de Volinio kaj sciencaj laborantoj de Universitato de Lvovo, pluraj forstistoj kaj industriistoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]