Majoro
Majoro estas oficiro portanta militaran gradon, kiu rangas en terarmeo kaj aerarmeo inter kapitano kaj subkolonelo aŭ kolonelo, laŭlande. Ordinare li komandas batalionon.
Historio[redakti | redakti fonton]
La vorto majoro venas el la hispana mayor (pli granda, pli alta) aŭ latina maior (ankaŭ skribata major) (pli granda, forta, pli grava).