Saltu al enhavo

Teplo (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Teplo
ruse Тёплое
ukraine Тепле
krime-tatare Çeşmeci
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 53′ N, 34° 10′ O (mapo)44.88534.168055555556Koordinatoj: 44° 53′ N, 34° 10′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~350 m
Areo: 0,13 km²
Loĝantaro: 29 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97563
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Ĉeŝmeĝi (ĝis 1948)

Oficiala paĝaro nekonata

Teplo (Krimeo)
Teplo (Krimeo)
DMS
Teplo
Situo de Teplo sur la mapo de Krimeo
Teplo (Simferopola distrikto)
Teplo (Simferopola distrikto)
DMS
Teplo
Situo de Teplo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Teplo en la Komunejo
vdr

Teplo (ruse Тёплое, ukraine Тепле, krime-tatare Çeşmeci) estas malgranda vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Perova komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 29 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo nomiĝis Ĉeŝmeĝi.

Geogragio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas proksimume 4 kilometrojn sud-oriente de Simferopolo sur la deklivoj de relative mallarĝa ravineto, formita de la rojo Ĉeŝmeĝi (maldekstra alfluanto de la rivero Salgiro). Proksimume 1 kilometron oriente de la vilaĝo pasas la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Andrusovo (oriente), Klinovko (sud-okcidente) kaj Ukrainko (nor-okcidente).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo (menciita sub la nomo Ĉeŝmezi) aperis en 1784. Evidente, jam tiam la vilaĝo estis malgranda; post la amasa formigro de la krime-tatara loĝantaro en Turkion (post la anekso de Krimeo fare de la Rusia Imperio) la vilaĝo senhomiĝis (sur la milita mapo de la jaro 1817 la vilaĝo estas markita kiel neloĝata[2]).

La sekva mencio pri la vilaĝo aperas nur en la jaro 1926: la statistikaj fontoj de la tutUSSRa censo mencias, ke ĝi estis loĝata de 72 homoj (ĉefe grekoj kaj rusoj). Pro malgranda loĝantaro la vilaĝo tiutempe estis konsiderata nur loĝloketo. En la jaro 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la loĝloketo estis ŝanĝita al Tjoplaja[3] (la rusaj nomoj Tjoplaja/Tjoploje signifas laŭvorte (la) varma).

Laŭ la informoj de la jaro 1968 la loĝloketo jam apartenis al la Perova komunumo. Per la decido de la Parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo la 19an de decembro 2007 la loĝloko ricevis oficialan statuson de vilaĝo[4].

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1926 — 72 homoj
  • 1989 — 33 homoj
  • 2001 — 29 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 29 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 17 homojn[5]). La vilaĝo havas areon de 12,8 hektaroj kaj konsistas el 13 kortoj[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Teplo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-27.
  2. La mapo de Krimeo (1817) Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita 2013-09-27.
  3. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-09-25.
  4. Informo pri la status-ŝanĝo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-24.[rompita ligilo]
  5. 5,0 5,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2012-08-20.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje