Saltu al enhavo

Novonikolajevko (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Novonikolajevko
ruse Новониколаевка
ukraine Новомиколаївка
krime-tatare Novonikolayevka
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 6′ O (mapo)44.90333333333334.097222222222Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 6′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~375 m
Areo: 0,25 km²
Loĝantaro: 316 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97567
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Novonikolajevko (Krimeo)
Novonikolajevko (Krimeo)
DMS
Novonikolajevko
Situo de Novonikolajevko sur la mapo de Krimeo
Novonikolajevko (Simferopola distrikto)
Novonikolajevko (Simferopola distrikto)
DMS
Novonikolajevko
Situo de Novonikolajevko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Novonikolajevko (ruse Новониколаевка, ukraine Новомиколаївка, krime-tatare Novonikolayevka) estas relative nova vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 316 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la centra parto de la Simferopola distrikto, tuj sude de Simferopolo (kies fakta antaŭurbo ĝi nun estas) sur la norda deklivo de unu el la kuestoj de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro. Krom Simferopolo mem la plej proksima loĝloko al Novonikolajevko estas la vilaĝo Obrivo (kun kiu Novonikolajevko jam fakte kunkreskiĝis).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo aperis proksimume en la komenco de la 20a jarcento; la unua oficiala mencio pri ĝi datiĝas je la 1922 jaro.

Ekde la 1990aj jaroj la vilaĝo fakte tuŝas la novan urbodistrikton de Simferopolo, nomatan Akmeĉeto (kiu aperis en la 1990aj jaroj kiel loĝloko de krime-tataroj, revenintaj post la deportado de la jaro 1944, kaj poste estis oficiale aligita al la teritorio de Simferopolo).

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1989 — 294 homoj
  • 2001 — 316 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 316 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 346 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 24,8 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 99[2].

Historie la loĝantaro de la vilaĝo okupiĝis pri agrikulturo kaj birdobredado en la entreprenoj, situantaj en la proksima vilaĝo Zaleso. Tamen nuntempe la plimulto de la loĝantaro laboras en Simferopolo mem; krome, la vilaĝo iom post iom iĝas populara somerdoma kaj luks-vilaĝa setlejo. Iuj rimarkindaj ekonomiaj entreprenoj en Novonikolajevko mankas.

La vilaĝo estas transporte ligita al Simferopolo per la enurbaj busaj linioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje