Tajvano en la Somera Olimpiko 1960

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Formozo en la Somera Olimpiko 1960
Somera Olimpiko 1960 en Romo
Flagtenanto: 
Sportistoj 27 en 6 fakoj
Medaloj
rango: 32
Oro
0
Arĝento
1
Bronzo
0
Sume
1
vdr

La Formozo teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1960 en Romo havis 27 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. La sportistoj atingis unu arĝentan medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 32-an rangon.

La nacia teamo gajnis sian entute unuan olimpikan medalon. La teamo estis devigita utiligi la nomon "Formozo" (antaŭe la komuna okcidenta nomo por la insulo). En la malferma ceremonio la atletoj marŝis malantaŭ ŝildo kun la anglalingva teksto "UNDER PROTEST" - do "SUB PROTESTO".

Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale ankoraŭ ĝis 1972 Olimpika Komitato de la Respubliko Ĉinio, ekde 1979 pro forta premo de la Popola Respubliko Ĉinio ŝanĝita al nova nomo Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la teamo en la malferma ceremonio de la olimpiko, sub nomo "Formozo", laŭalfabete rekte antaŭ la teamo de "Francio" videbla fone
Yang Chuan-kwang, kiu studis en Los-Anĝeleso kaj trejnis kun la usona teamano Rafer Johnson, en la dekatlono en Romo konkurencis kontraŭ la teamano, sed fine la usonano venkis kaj la tajvanano ricevis arĝentan medalon
olimpika emblemo
olimpika emblemo