Sud-Afriko en la Somera Olimpiko 1960

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unio de Sud-Afriko en la Somera Olimpiko 1960
Somera Olimpiko 1960 en Romo
Flagtenanto:  Manie van Zyl
Sportistoj 55 en 12 fakoj
Medaloj
rango: 28
Oro
0
Arĝento
1
Bronzo
2
Sume
3
vdr

La sudafrika teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1960 en Romo havis 55 sportistojn. Ili partoprenis en 12 fakoj. Flagtenanto de la sudafrika teamo estis Manie van Zyl. La sportistoj atingis unu arĝentan kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 28-an rangon.

Kunordigis la teamon la South African Olympic and Commonwealth Association, nacia olimpika komitato agnoskita ĝis la jaro 1962, funkcianta laŭ la ŝtataj leĝoj de rasa apartismo principe nur por blankulaj sportistoj, kaj antaŭulo de la nuna Sud-Afrika Sporta Konfederacio kaj Olimpika Komitato fondita en 1991. Pro la malpermeso de 1962 partopreni pluajn olimpikojn, krom se la nacia olimpika komitato tute traorganizus sin kaj ne farus ajnan diferencon, el kiu etno venus unuopa sportisto, la sekva fojo de sudafrikaj sportistoj partoprenos olimpikon estos nur en la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


la olimpika emblemo
la olimpika emblemo