Sándor Lederer (oficisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Lederer (oficisto)
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1852 (1852-06-18)
en Kiskunfélegyháza
Morto 28-an de novembro 1927 (1927-11-28) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Frat(in)o Béla Lederer
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Sándor Lederer [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Lederer Sándor estis hungara ministeria oficisto, entreprenisto. Lia familia nomvarianto estis Léderer.

Sándor Lederer[1][2] (la leksikonoj mencias ankaŭ aliajn datenojn) naskiĝis la  14-an de oktobro 1852(nun 1852-10-14) en Kiskunfélegyháza, li mortis la 28-an de novembro 1927 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Lederer devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Kecskemét, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1878 li laboris en ministerio ĝis la pensiuliĝo en 1891. Intertempe li ricevis la titolon ministeria konsilisto, krome li havis premiojn. Ekde 1880 li kontribuis ankaŭ ekonomiajn artikolojn. Dum la emeritiĝo li fondis fabrikon kaj uzinon. Ekde 1900 li funkciis en la ĉefurba judeco, de 1910 ĝismorte li estis gvidanto de la ĉefurbaj judoj. Li multe helpis konstruadojn de sinagogoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Mezőgazdasági szövetkezetek (1880)
  • A mezőgazdasági hitelszövetkezetről (premiita verko, 1887)
  • Mezőgazdasági hitel (1907)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]