Sándor József Fischer
Sándor József Fischer | |
---|---|
Sándor József Fischer | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1853 en Buda |
Morto | 25-an de novembro 1888 (35-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | kancero |
Lingvoj | hungara • angla • franca • itala |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • tradukisto |
Sándor József Fischer [ŝAndor jOĵef fiŝer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fischer Sándor József estis hungaria oficisto, tradukisto, honora membro de Societo Petőfi.
Sándor József Fischer[1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1853 en Budao (urbo), li mortis la 25-an de novembro 1888 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor József Fischer devenis el germana familio. Li frekventis komercan akademion, poste li studvojaĝis precipe en Germanio. Li lernis ne nur hungare, sed ankaŭ angle, france kaj itale. Hejmenveninta li estis oficisto en banko, sed libertempe li okupiĝis pri Sándor Petőfi kaj Imre Madách. Li frue mortis pro kancero.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Die Tragödie des Menschen. Dramatische Dichtung. Nach Eduard Paulay's Bühnen bearbeitung übersetz. (1886)
- Petőfi's Leben und Werke. Eingeführt von Maurus Jókai. Mit dem Porträt von Alexander u. Julie Petőfi, drei Handzeichungen von Petőfi, einem autographischen Blatte in Facsimiledruck und einer Copie der Zwölf Punkte des ersten censurfreien Presserzeugnisses in Ungarn. (1889, tradukita hungaren fare de Lajos Tolnai: Petőfi élete és munkái same en 1889)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio legebla en la 10-a punkto
- hungarlingva biografio legebla post klako al majusklo F, poste serĉu la nomon
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM47563 hungarlingva datenaro de muzeo