Rodrigo De Paul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodrigo De Paul
Persona informo
Naskonomo Rodrigo Javier de Paul
Naskiĝo 24-an de majo 1994 (1994-05-24) (29-jaraĝa)
en Sarandí, parto de Avellaneda en granda Bonaero
Lingvoj hispanaitala
Ŝtataneco ArgentinoItalio
Familio
Amkunulo Tini Stoessel
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Rodrigo De Paul - hispana prononco laŭ sistemo IFA [roˈðɾiɣo ðe pol] - estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  24-an de majo 1994(nun 1994-05-24) en Sarandí, parto de Avellaneda en granda Bonaero, do nun estas 29-jara. Havante patrinon de itala deveno, li krom la argentina civitaneco ankaŭ havas italan. Post dek junularaj jaroj ekde la 6-jariĝo en la klubo Racing Club de Avellaneda li de 2012 ĝis 2014 konkuris en ties unua vira teamo, tiam vojaĝinte al Eŭropo inter la jaroj 2014 kaj 2016 daŭrigis en la klubo Valencia CF de Valencilando, Hispanio, poste de 2016 ĝis 2021 kunkonkuris en la klubo Udinese Calcio de Italio kaj ekde 2021 membras en la unua vira teamo de la hispana klubo Atlético Madrid. Krome ekde la jaro 2018 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblis per la numero "7".