Germán Pezzella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germán Pezzella
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1991 (1991-06-27) (32-jaraĝa)
en Bahía Blanca
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Germán Pezzella estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  27-an de junio 1991(nun 1991-06-27) en Bahía Blanca, do nun estas 32-jara. Post pluraj junularaj jaroj en la klubo Club Atlético River Plate li en 2011 ĝis 2015 konkuris en ties unua vira teamo, tiam vojaĝinte al Eŭropo daŭrigis en la hispana klubo Real Betis Balompié, de 2017 ĝis 2021 kunagis en la itala klubo ACF Fiorentina, la unuan jaron ankoraŭ prunte, kaj ekde 2021 denove membras en la unua vira teamo de la hispana klubo Real Betis Balompié. Krome ekde la jaro 2017 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, ankaŭ tie post pluraj adoleskaj kaj junaj plenkreskaj jaroj ekde 2009 en naciaj teamoj de sub-20 kaj sub-23-jaruloj. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblis per la numero "6".