Reunia noktardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Reunia noktardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Nycticorax
Specio: N. duboisi
Nycticorax duboisi
(Rothschild, 1907)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Reunia noktardeo (Nycticorax duboisi) estis formortinta birdospecio de ardeo iam loĝanta en la maskarena insulo de Reunio.

Ĝi estis dumlonge konata nur el unusola priskribo, nome tiu de Dubois publikita en 1674. Li parolis pri:

Citaĵo
 Botaŭroj aŭ Grandaj Egretardeoj, grandaj kiaj kastritaj kokoj, sed tre dikaj kaj bonaj. Ili havas grizan plumaron, kun ĉiu plumo makulita je blanko, la kolo kaj beko kiel de ardeo, kaj la piedoj verdaj, kiel ĉe la piedoj de la porfirioij (Porphyrio, W.R.). Tiu birdo manĝas fiŝojn.[1] 

Kiam oni malkovris ostojn de subfosilioj fine de la 20a jarcento, ili estis dekomence priskribitaj sub nova nomo ĉar oni supozis, ke la origina priskribo ne estis valida. Tamen nur la genro dekomence atribuita de Rothschild estis malĝusta.

La Reunia noktardeo estis la plej granda specio de la genro Nycticorax el la Maskarenaj Insuloj kaj pli granda eĉ ol la Oceania noktardeo. Malkiel ties parencoj la Maŭricia kaj la Rodrigesa, ĝi ne estis adaptita al la surtera vivostilo; ties flugiloj estis fortaj kaj ties kruroj ne estis adaptitaj al ĉaso de predoj perpiede. Dubois mencias ke la birdoj vivtenis sin el fiŝoj.

Formorto[redakti | redakti fonton]

El ĉiuj informoj menciantaj ardeojn en Reunio, nur tiu de Dubois povas esti atribuita al tiu specio. Signife, Feuilley en 1705 ne menciis tiujn birdojn, kaj nur en la dua duono de la 18a jarcento denove oni mencias ardeojn en Reunio, kaj estas la Striardeo la ununura specio troviĝanta, sed "tre rara". Tiele, la Reunia noktardeo eble iĝis formortinta ĉirkaŭ 1700. Tamen, ĉar ne estas bonaj tialoj por tiu malapero (nek habitatodetruo nek enmetitaj predantoj povus multe efiki sur la specio, nek ŝajne estis preferata ĉelo por ĉasistoj), ĝi povus estis pluvivinta ĝis konsiderinde poste.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rothschild (1907), p 114.

Referencoj[redakti | redakti fonton]