Portalo:Birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blankkapa maraglo



PORTALO BIRDOJ

PORTALO BIOLOGIOPORTALO ANIMALOJPORTALO BIRDOJĈEFARTIKOLOKATEGORIO

Barata pavo

ENKONDUKO

red. Birdoj (Aves) estas dupiedaj varmsangaj vertebruloj. Sume estas konataj proksimume 9300-9800 specioj de birdoj.

La birdoj laŭ la plej novaj esploroj evoluis el etaj teropodaj dinosaŭroj en la paso de ĵurasio. La hodiaŭaj birdoj estas karakterizataj per plumaro, beko sen dentoj, metado de ovoj kun malmola ŝelo, alta grado de metabolismo, koro kun kvar kameroj kaj malpeza, sed firma skeleto. Plimulto de la birdoj havas la antaŭaj ekstremaĵoj ŝanĝiĝintaj en flugiloj ebligantaj flugon, malgraŭ tio ke palaeognatedoj kaj kelkaj pluaj endemiaj insulaj subspecioj perdis tiun ĉi kapablon por flugi. >>pli

ARTIKOLO DE LA MONATO

red.

Geopo de fazano. Pli granda kaj pli kolora masklo kun longa vosto troviĝas dekstre.
Geopo de fazano. Pli granda kaj pli kolora masklo kun longa vosto troviĝas dekstre.


Seksa dumorfismo estas esprimo, kiu estas uzata ĉe animaloj kaj ĝi markas, ke femalo aspektas alie ol masklo. La diferenco estas do ne nur en la sekso de la unuopulo kaj ĝiaj seksorganoj, sed ankaŭ en pluaj montroaspektoj, kiel estas la grandeco, la kolorigo, la suma formo kaj la aranĝo de korpo ktp.

La seksa duformismo aperas ĉe tuta vico de grupoj de animaloj, al homo estas konataj precipe karakterizaj duformismoj ĉe birdoj (kokoformaj, anasoj ktp.), tamen ĝi aperas eĉ ĉe mamuloj (kaj konkrete ĉe homo, femalon de mamuloj kutime malkaŝos krom aranĝo de kopulaciaj organoj ankaŭ mampintoj, ĉe marsupiuloj ankaŭ marsupio), artropodoj (mantodeoj, migalomorfoj kaj aliaj), amfibioj ktp.

>>pli

SISTEMATIKO

red. Birdoj estas unu el naŭ klasoj de filumo de vertebruloj.

Nuntempe la tuta taksonomio trairas tra senĉesaj ŝanĝoj. Tio estas kaŭzita ĉefe pro tio, ke difinado de reciproka parenceco de birdaj specioj, familioj kaj ordoj oni komencis uzi analizon de DNA. Tio kompreneble senvualigis kazojn, kiam la simileco de specioj aŭ grupoj estis kaŭzita per konvergenco, ne per vera parenceco. Bedaŭrinde, en filogenezo de la birdoj estas senĉese multe da neklaraĵoj, kaj do estas senĉese uzata klasika envivinta sistemo. Unu el malmulte konfirmitaj aferoj tiel estas parenceco de anseroformaj kaj kokoformaj birdoj kaj ilia posteno surbaze de neognatoj. Hodiaŭ nur malmultaj dubas, ke la birdoj evoluis fine de ĵurasia periodo el malgrandaj karnovoraj dinosaŭroj.

>>pli

INTERESAĴOJ

red. Ĉu vi scias, ke...
... rabobirdo fiŝaglo vivtenas sin eksplicite per fiŝoj ?
... grandega tegmentita nesto de martelbirdo estas la plej granda en la tuta birda imperio ?
... flavbeka bufago kaj ruĝbeka bufago vivtenas sin per insekto parazitanta sur brutaro, sed samtempe ili voras ankaŭ ties sangon ?
... la plej proksimaj parencoj de flamengoj estas laŭ esploroj de DNA greboj ?

ELEKTITA SPECIO

red.


Palma kakatuo (Probosciger aterrimus) estas granda papago el familio de kakatuedoj. Ĝi estas ankaŭ ununura reprezentanto de subfamilio Microglossinae kaj monotipa genro Probosciger.

Ĝi loĝas en pluvaj arbaroj en Nov-Gvineo kaj en norda Kvinslando en Aŭstralio. Nuntempe ĝi estas relative senĉese multnombra sur duoninsulo Cape York, sed eĉ ĉi tie ĝi estas jam karakterize endanĝerigata pro perdo de sia natura biotopo, sur Nov-Gvineo ĝi estas plie ĉasata. Por malaltigi ties populacion helpas ankaŭ tutmonda importo en kaptitecon, kie ĝi estas populara dank' al sia nekutima aspekto.

>>pli

BIRDOMIGRADO

red.

Ĉielarka abelmanĝulo
Ĉielarka abelmanĝulo


La birdoj estas unu el la plej moviĝemaj kaj diversmaniere moviĝantaj estaĵoj de la animalaro. Ili okupas la tutan teron, ili troviĝas sur la grundo, en arbetoj, sur la arboj, leviĝas ĝis 10-kilometra alto, vivas en lagoj, riveroj kaj maroj ekde la polusoj ĝis la ekvatoro, en la tundroj kaj en la sekaj dezertoj.

La orientiĝo estas formo de sinteno, reago al la influo de la medio, en kia la birdo vivas. Tial la sinteno dependas de la aĝo de la birdo, de la matureco de sensaj organoj. Estas idoj, kiuj ne vidas tuj post la eloviĝo, aliaj malbone aŭdas. La birdeto, simile al la homido, lernas uzi siajn sensorganojn kaj per tiuj ĝi ekkonas komence sian proksiman medion, kaj poste laŭgrade la malpliproksiman kaj fine la foran mediojn. La birdeto ellernas, kiel kaŝi sin, kiel forkuri kaj forflugi de la malamikoj. En tio al ĝi helpas la gepatroj, la gefratoj kaj ofte la samspeciuloj. Ĝi ellernas distingi la signalojn de aliaj birdoj, signalojn de iliaj statoj kaj fartoj ktp. Sed la birdoj povas percepti nur tiujn signalojn por kiuj ili havas sensorganojn.

>>pli

BIRDUMO

red.

Imperiestra pingveno
Imperiestra pingveno


Birdumobirdorigardado estas observado kaj studo de birdoj per simple okula rigardo aŭ per vida plibonigo danke al uzado de binokloj. Plej granda parto de birdumantoj aŭ birdorigardantoj plenumas tiun agadon pro distraj aŭ sociaj kialoj malkiel ornitologoj kiuj okupiĝas pri pli formala scienca studo de birdoj.

Birdumantoj tre ofte diferencigas sin el birdorigardantoj. La distingo inter birdumo kaj birdorigardado baziĝas sur dediĉo aŭ intenseco. Ĝenerale mempriskribitaj birdumantoj koncentriĝas plie ĉe trovo kaj studo de birdoj ol ĉe ĝenerala observado, kaj klopodas ekscii pri detaloj kiel plumoŝanĝado, distribuado, migrado kaj medio. Dediĉitaj birdumantoj klopodas investi plie en optika ilaro kiel teleskopoj kaj povas veturi malproksimen, dum birdorigardantoj agadas pli limigite eble ĉe lokaj naturaj rezervejoj, propraj ĝardenoj aŭ kiel feria hobio kaj investas malplie en optika ilaro.

>>pli

ORNITOLOGIO

red.

Ruĝbeka teks-birdo estas ĉefa agrikultura damaĝanto en kelkaj partoj de Afriko.
Ruĝbeka teks-birdo estas ĉefa agrikultura damaĝanto en kelkaj partoj de Afriko.


Ornitologio estas la fako de zoologio, kiu temas pri birdoj. Persono, profesie studanta ornitologion, estas ornitologo.

Libere vivantaj birdoj influas multe da homagadoj kaj samtempe ili estas grava fonto de ovoj, viando, plumoj kaj pluaj produktoj. Celoj de Aplikita kaj ekonomia teknologioj estas malaltigi la damaĝefikojn de la birdoj kaj plialtigi profitojn de utilaj specioj.

Rolo de kelkaj specioj de la birdoj kiel damaĝintoj estas bone konata precipe en agrikulturo. La birdoj, kiuj vivtenas sin per grajno, kiel estas ruĝbeka teks-birdo en Afriko, apartenas inter la plej nombraj birdoj en la mondo en komuna serĉado de nutraĵo kaj iliaj aroj povas kaŭzi ruinigon de rikolto de greno.

Precipe grandan signifon havas damaĝoj, kiujn la birdoj krimos en aviado, rilate al fatalaj sekvoj kaj kaŭzitaj ekonomiaj perdoj.

Multajn specioj homo alkondukis per sia agado al rando de pereo. Batalo je konservo de la birdaro postulas specialigitajn konojn en biologio kaj ekologio. La ornitologoj kontribuas por konservi la birdaron per studado de libere vivantaj specioj kaj difinas ĉefajn minacojn kaj manierojn, kiel plialtigi la supervivon de la specio.

>>pli

DINOSAŬRAJ KAJ PRAHISTORIAJ BIRDOJ

red.

Modelo de arkeopterigo
Modelo de arkeopterigo


Multaj paleontologoj konsideras la plumhavajn dinosaŭrojn esti transiraj formoj inter dinosaŭroj kaj birdoj. Oni jam delonge sciis ke antikvaj birdoj kiel arkeopterigo havis multajn reptiliajn trajtojn, kiel ungojn surfingre kaj dentojn. Dum multaj jaroj oni hipotezis ke birdoj evoluis de teropodaj dinosaŭroj. En la malfruaj 1990-aj jaroj la malkovrado de plumhavaj dinosaŭroj donis definitivan ateston de la ligo, kvankam la genealogiaj detaloj estas ankoraŭ nekompletaj.

Fosiliaj plumpremaĵoj estas ege raraj; pro tio oni ĝis nun identigis nur malmultajn plumhavajn dinosaŭrojn. Per filogeneza enkrampigo sciencistoj tamen povas indukti la ĉeeston de plumoj ĉe malbone konservitaj specimenoj. Ĉiuj fosiliaj plumospecimenoj montriĝis havi certajn similecojn. Pro ĉi tiuj similecoj kaj la rezultoj de evolua esplorado preskaŭ ĉiuj sciencistoj konsentas ke plumoj povis estiĝi nur unu fojon ĉe la dinosaŭroj. Plumhavado sekve transdoniĝis al postaj, plue evoluintaj specioj (kvankam eblas ke iuj plumhavado perdiĝis ĉe iuj evolulinioj). Se dinosaŭro estas en evoluarbo je punkto interne de la plumhavaj evolulinioj, sciencistoj nun supozas ke ankaŭ ĝi havis plumojn, krom se troveblas kontraŭaj indikoj. Oni ankaŭ povas uzi ĉi tiun metodon por indukti la plumspecon kiun havis certa specio, ĉar la evoluhistorio de plumoj nun estas sufiĉe bone konata.

>>pli pri plumhavaj dinosaŭroj
>>pli pri flugsaŭroj

GALERIO
INFORMOJ

red.

Enmetu {{Portalo|Birdoj}} en artikolojn pri birdoj kaj estiĝos


Elstaraj artikoloj

  Korvo


Komunejo

  Birdoj en Komunejo

  Birdoj en Vikispecioj


aglo
aglo
aglo
aglo

Tiu ĉi portalo serĉas iun, kiu zorgus pri ĝi. Bonvolu skribi, okaze de via intereso, vian nomon sub tiu ĉi teksto.

KATEGORIOJ

red.