René Dosière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Dosière
René Dosière en junio 2013.
René Dosière en junio 2013.
Persona informo
René Dosière
Naskiĝo 3-a de aŭgusto 1941
en Origny-Sainte-Benoite (Aisne)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd
Partio Alligita al PS
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Deputito de la 1-a distrikto de Aisne
Dum 23-a de junio 19882-a de aprilo 1993
Antaŭulo neniu (kreo)
Sekvanto Jean-Claude Lamant
Dum 12-a de junio 1997
Regiona konsiliano de Pikardio]]
Dum 13-a de marto 197727-a de junio 1988
Prezidanto de la Regiona Konsilio de Pikardio
Dum 1-a de julio 19811-a de aprilo 1983
Sekvanto Walter Amsallem
Departementa konsiliano de la kantono Laon-Sud
Dum 15-a de marto 199316-a de marto 2008
Sekvanto Thierry Délerot
Urbestro de Laon
Dum 14-a de marto 198312-a de marto 1989
Sekvanto Jean-Claude Lamant
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

René Dosière, naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1941 en Origny-Sainte-Benoite (Aisne), estas politikisto, deputito de la Socialista Partio plurfoje ekde 1988 poste alligita al PS ekde 2007[1], kaj franca universitatano, fakulo pri regado de publikaj financoj kaj precipe lokaj. Li aparte elstaris en la kontrolo de la elspezoj de la prezidejo de la Franca Respubliko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

René Dosière naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1941 en Origny-Sainte-Benoîte, en la departemento Aisne. Dua en familio de kvar knaboj kaj filo de komunuma instruisto fariĝinta poste direktoro de la lernejo. En la Universitato de Parizo 1 Panthéon-Sorbonne, li diplomiĝis pri superaj studoj pri geografio, kun memuaro dediĉita al « la kampara vivo en la kantono Ribemont »[2].

De 1986 ĝis 2002, René Dosière kontraŭis Jean-Claude Lamant (RPR, diverse dekstra poste UMP) en ĉiuj balotoj : municipaj en Laon, kantonaj en Laon-Sud, deputitaj. Escepte de la urbo Laon, kiun René Dosière perdis en 1989 fronte al Jean-Claude Lamant, la du kandidatoj sin sekvas en la Nacia Asembleo kiel elektitoj de la 1-a distrikto de Aisne, sekvante tiel la grandajn naciajn alternojn. Tamen, René Dosière fine venkis sian oponanton ekde 1997. Same, li venkis en la kantono Laon-Sud de 1993 ĝis 2008. Jean-Claude Lamant malaperis iomete poste el la politika vivo post tiuj malsukcesoj. René Dosière estis ankaŭ elektita regiona konsiliano de Pikardio de 1986 ĝis 1988.

En la 11-a parlamenta periodo (1997-2002), li estis sekretario de la Nacia Asembleo de la 1-a de oktobro 1999 ĝis la 18-a de junio 2002.

Li estis reelektita deputito la 16-an de junio 2002. En la 12-a parlamenta periodo (2002-2007), li apartenis al la socialista frakcio. Li estis vicprezidanto de la Nacia Asembleo de la 9-a de junio 2005 ĝis la 19-a de junio 2007.

Eliranta deputito en 2007, renomumita pro sia strikta rigardo al la regado de la publikaj financoj, la aktivuloj tamen per nur unu plia voĉo preferis Fawaz Karimet, municipa konsiliano de Laon, vicprezidanto de la Departementa Konsilio. Sed René Dosière konfirmis sian kandidatiĝon, kio kondukis al lia eksigo de la PS. Per la 1-a balotvico, li facile antaŭis Fawaz Karimet. Li estis reelektita deputito per la 2-a balotvico, la 17-an de junio 2007, facile venkinte Gaëdic Blanchard-Douchain (UMP), vicurbestrino de Laon, per 56,28 % de la voĉoj kaj aliĝis al la Socialisma Frakcio en la Asembleo.

Por la francaj deputitaj balotoj de 2012, la socialista federacio de Aisne rifuzis lian kandidatiĝon, kvankam proksima al Jean-Marc Ayrault, ĉar li rifuzis preni sian konkuranton kiel anstataŭanton, fronte al kiu li decidis kandidatiĝi kiel diverse maldekstra kandidato[1],[3].

Estante la unua post la unua balotvico per 29,11 % de la voĉoj, li venkis en la dua balotvico de trikandidata baloto per 42,19 % de la voĉoj, kontraŭ Aude Bono, kandidatino de Nova Centro, kiu kolektis 38,60 % de la voĉoj, kaj Fawaz Karimet, lia socialista konkuranto, 3-a per 19,21 % de la voĉoj[4].

Prezidentaj financoj[redakti | redakti fonton]

René Dosière enketis dum kvin jaroj, lia persisto estis laŭdita de fakuloj[5], kaj atingis la publikigon de L'argent caché de la Élysée. Li denuncis la malvideblecon de la buĝeto de la prezidejo[6], pluraj mekanismoj kaŝas la efektivan sumon, kaj ties fortan kreskon dum la prezideco de Jacques Chirac.

En la prezideco de Nicolas Sarkozy, René Dosière ankaŭ rimarkigis sin. Sekve de ricevo de banka karto, rapide redonita de la ricevintino, al Cécilia Sarkozy, René Dosière demandas la registaron[7] kaj petas klarigon pri la statuto de la kunulo de la ŝtatestro.

René Dosière demandis sin pri la kosto de ferioj en Usono (21 800 € semajne por la luo de la loĝejo en Wolfeboro, kantono Carroll en Nov-Hampŝiro) de la prezidenta paro, kiu superas ĝian jaran enspezon[8].

René Dosière parolis favore al la kresko de la salajro de la prezidanto de Respubliko decidita de Nicolas Sarkozy en novembro 2007, ĉar tiu kresko akompanus malkreskon de la tuta buĝeto de Elizeo kaj pli granda travidebleco en la uzo de la publika mono[9].

Mandatoj[redakti | redakti fonton]

  • Deputito :
    • 13/06/1988 - 01/04/1993 : deputito de la 1-a distrikto de Aisne
    • 01/06/1997 - 18/06/2002 : deputito de la 1-a distrikto de Aisne
    • 19/06/2002 - 19/06/2007 : deputito de la 1-a distrikto de Aisne
    • 20/06/2007 - 19/06/2012 : deputito de la 1-a distrikto de Aisne
    • Ekde la 20/06/2012 : deputito de la 1-a distrikto de Aisne
  • Regiona konsiliano :
    • 13/03/1977 - 16/03/1986 : Membro de la Regiona Konsilio de Pikardio
    • 01/07/1981 - 01/04/1983 : Prezidanto de la Regiona Konsilio de Pikardio
    • 17/03/1986 - 27/06/1988 : Membro de la Regiona Konsilio de Pikardio
  • Departementa konsiliano :
    • 15/03/1993 - 27/03/1994 : membro de la Departementa Konsilio de Aisne
    • 28/03/1994 - 18/03/2001 : membro de la Departementa Konsilio de Aisne
    • 19/03/2001 - 16/03/2008 : membro de la Departementa Konsilio de Aisne
  • Municipa konsiliano / Urbestro :
    • 13/03/1977 - 01/10/1980 : vicurbestro de Laon (Aisne)
    • 14/03/1977 - 05/03/1983 : membro de la Municipa Konsilio de Laon
    • 14/03/1983 - 12/03/1989 : urbestro de Laon
    • 20/03/1989 - 18/06/1995 : membro de la Municipa Konsilio de Laon
    • 19/06/1995 - 18/03/2001 : membro de la Municipa Konsilio de Laon

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • L’État au régime, Parizo, eld. "Le Seuil", septembro 2012, (ISBN 978-2-02-109265-3)
  • L'Argent de la État, Parizo, eld. "Le Seuil", 2012, 300 p. (ISBN 978-2021050189)
  • L'argent caché de la Élysée, antaŭparolo de Guy Carcassonne, Parizo, eld. "Le Seuil", 2007, 176 p. (ISBN 978-2020908573)
  • La Fiscalité locale, Parizo, eld. "PUF", kol. Que sais-je?, 1998, 127 p.
  • La Commune kaj ses finances : guide pratique, de René Dosière, Parizo, eld. "Éditions locales de France", 1995 (reeld. kun Dominique Hoorens kaj antaŭparolo de Jean-Pierre Fourcade, eld. "Imprimerie Nationale", 2001; poste reeld. kun Dominique Hoorens kaj Bruno Anantharaman, kaj antaŭparolo de Gilles Carrez, Parizo, eld. "Éditions du Moniteur", 2008), 445 p. (ISBN 2-911065-00-X)
  • Le Departementa Konsilio, de René Dosière, Jean-Claude Fortier, Jean Mastias, Parizo, eld. "Éditions de la Atelier", 1994, 288 p. (ISBN 2-7082-3065-4)
  • Le Nouveau Departementa Konsilio, de René Dosière, Jean-Claude Fortier, Jean Mastias, Parizo, eld. "Éditions ouvrières", 1985, 243 p.
  • La Commune, son buĝeto, ses comptes : guide pratique de analyse financière, de René Dosière, François Giquel, Parizo, eld. "Éditions ouvrières", 1982 (8-a eldonon reviziita), 269 p. (ISBN 2-7082-0133-6)
  • Mieŭ connaître le Departementa Konsilio, de René Dosière, Jean Mastias, Parizo, eld. "Éditions ouvrières", 1978, 258 p. (ISBN 2-7082-1996-0)
  • Connaissance de la Aisne, de René Dosière, Jean Mathieu, Laon, eld. "Service départemental de l'aménagement rural", 1968, 416 p.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La kazo Dosière, elstarulo en la Asembleo, embarasas la PS, interretejo "lemonde.fr", la 25-an de majo 2012
  2. Mallonga aŭtobiografio en la blogo de René Dosière. Arkivita el la originalo je 2008-12-13. Alirita 2014-12-19.
  3. Erick Leskiw (21-a de majo 2012). “Seputitaj balotoj/ La vigla reago de René Dosière”, L'Aisne nouvelle.fr. .
  4. (junio 2012) “Rezultoj de la deputitaj balotoj : 1-a distrikto de Aisne”, Le Monde.fr. .
  5. « De "l'argent caché de la Élysée" en l'argent déniché de la Élysée », Raymond Muzellec, en Les Petites Affiches, 3-a de oktobro 2007.
  6. René Dosière (PS) kritikas la buĝeton de Elizeo. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2014-12-19.
  7. Skriba demando de René Dosière pri la banka karto de Cécilia Sarkozy
  8. « La deputito René Dosière demandas sin pri la kosto de la ferioj de Nicolas Sarkozy en Usono », Christophe Jakubyszyn, gazeto Le Monde, la 4-an de aŭgusto 2007
  9. «Financado de Elizeo. "Bona decido, eĉ se ĝi ne estas tre oportuna"», intervjuo kun Nicolas Buzdugan, semajna gazeto Le Nouvel Observateur, la 31-an de oktobro 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]