La Centristoj (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nova Centro (Francio))
La Centristoj
Les Centristes (LC)
partio
Lando  Francio
Parlamenta(j)
periodo(j)
14-a parlamenta periodo de la kvina Respubliko
Estro Hervé Morin (prezidanto)
Ĝenerala sekretario Philippe Vigier
Kasisto Charles de Courson
Fondiĝo La 29-an de majo 2007
16-a - 17-a de majo 2008 (fonda kongreso)
Ĉefa sidejo 84, rue de Grenelle, Parizo, [17-a arondismento de Parizo
Koloro(j) blua kaj ruĝa
Ideologio Dekstre Centrisma
socialliberalismo
liberalismo
kristana demokratio
eŭropa federaciismo
Nacia Asembleo François Zocchetto (Centrisma Alianco (AC))
8 / 577
Senato Jean-Louis Borloo (Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)
8 / 348
Eŭropaj deputitoj Joseph Daul (PPE)
1 / 74
Membroj 7 319 (februare 2012)[1]
Retejo www.le-nouveaucentre.org
vdr

La Centristoj (LC) (france "Les centristes") estas franca centra-dekstra partio. Ĝia orientiĝo estas liberala, humanisma kaj eŭropa.

La statutoj estis deponitaj komence kun la nomo Eŭropa Liberala Sociala Partio (france "Parti social libéral européen") de la malnovaj membroj de Unuiĝo por Franca Demokratio (UDF), kiuj malkonsentis kun la decido de François Bayrou kaj de la nacia konsilio de la 10-a de majo 2007 celanta krei la partion Demokrata Movado (MoDem) por postsekvi UDF, antaŭ ol rapide uzi la nomon "La Nova Centro" (france "Le Nouveau Centre"). La 11-an de decembro 2016, ĝi ŝanĝis sian nomon por "La Centristoj".

Sekve de la deputitaj balotoj de 2007, en kiu ĝi gajnis 17 deputitoj sub tiu standardo, ĝi disponis en la nacia Asembleo je parlamenta grupo ariganta 23 membrojn (kaj 2 alligitaj). En februaro 2012, la Nova Centro enhavis 7 319 aliĝintojn[1]. La Nova Centro estis inter la politikaj fortoj, kiuj origine fondis la partion Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) en septembro 2012, antaŭ ol forlasi la aliancon en 2017.

Kreo[redakti | redakti fonton]

La Nova Centro havis 4 ministeriojn en la registaro de François Fillon.

Membroj de Nova Centro venantaj el UDF[redakti | redakti fonton]

La unuaj membroj estis : Jean-Pierre Abelin, Bernard Bosson, Charles de Courson, François Sauvadet, kaj 13 aliaj.[2]

Politika programo[redakti | redakti fonton]

La politika programo[3] de la Nova Centro estas tre multe inspirita de tiu adoptita de UDF okaze de la kandidatiĝo de François Bayrou por la prezidenta baloto.

Ekonomio, sociala

Institucioj, politika vivo

  • restarigo de la rolo de la parlamento ;
  • garantio de senpartia ŝtato ;
  • antaŭpuŝo de la laika socio ;
  • pratiktiko de politika vivo surbaze de :
    • servo de la komuna bono ;
    • kreskigo de la civitana partopreno ;
    • garantio de travidebleco ;
    • starigo de pli ĝusta reprezentado.

Edukado

  • absoluta prioritato al edukado ;
  • redukto de la lernejaj malsukcesoj ;
  • 100 % de la lernantoj sciantaj legi kaj skribi je eniro en la 6-a klaso ;
  • ĉeesto de plenkreskuloj en la lernejoj por plifortigi la instruistaron ;
  • organizado de lerneja subteno kaj de prigardataj studoj ;
  • pli bona adapto de la klerigaj vojoj al la kapabloj de la lernantoj;
  • starigo de fidrilato inter gepatroj, lernantoj, instruistoj kaj la nacio.

Dungado, laboro, entreprenoj, esplorado

  • redukto de la socialaj kontribuoj de la salajruloj kaj entreprenoj ;
  • malrigidigo de la 35-hora semajno ;
  • kreskigo de la salajro de la suplementaj laborhoroj ;
  • francmaniera Small Business Act ;
  • garantii daŭran kreskon de la rimedoj dediĉitaj al esplorado.

Buĝeto kaj financoj de la ŝtato

  • redukto de la ŝtatŝuldo ;
  • malpermeso permesi al la registaro prezenti deficitan funkciadan buĝeton.

Medio

  • redukto de energikonsumado ;
  • modifo de la providaj fontoj por dividi per kvar la gasellasojn (forceja efiko) antaŭ 2050 ;
  • restarigo de la prioritateco de la ŝtataj financoj favore al publikaj transportoj ;
  • kreskigo de riveraj kaj fervoja frajtoj ;
  • reklamo por ekonomio « pli respondeca » kaj pli « sobra » kresko.

Eŭropo

  • pli demokratia funkciado de la Eŭropa Unio ;
  • redakto de nova konstitucia traktato;
  • plifortigo de la eŭropaj kompetentecoj en la sekvantaj sektoroj : ekonomia, industria kaj esplorada politiko, enmigrada politiko, energio, daŭriva evoluigo.

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Fondinta kongreso de Nîmes (2008)[redakti | redakti fonton]

Hervé Morin, prezidanto de NC.

La 1-a kongreso, kiu fondis "Nova Centro", okazis en Nîmes la 16-a kaj 17-an de majo 2008. La ambicio de la partio estis reokupi la lokon de UDF, arigante la centron kaj kaj la dekstran centron.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Noto : membroj kun voĉodonrajto, « Nova Centro : Hervé Morin gajnis prokraston », gazeto Le Figaro, la 25-an de februaro 2012.
  2. « La centra poluso de la prezidanto markas sian teritorion », gazeto Le Monde
  3. Politika programoque, oficiala TTT-ejo de la Nova Centro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]