Patrícia Kovács
Etoso
Patrícia Kovács | |
---|---|
Patrícia Kovács | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1978 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1999–2003) |
Familio | |
Frat(in)o | Ádám Kovács (en) |
Edz(in)o | Péter Gusztos (en) (2010–2017) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Patrícia Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Patrícia estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Patrícia Kovács[1][2] naskiĝis la 11-an de majo 1978 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Patrícia Kovács maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1997, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2003. Ŝia ĉefinstruisto estis Gábor Máté (aktoro). Dum la studentaj jaroj ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn. Ŝi estis membro de Teatro Gárdonyi Géza (2003-2007) kaj de Gaja Teatro (2009-2011), poste ŝi estis privata aktoro (ne apartenanta al teatro). Tiutempe ŝi havis ankaŭ televiziajn rolojn. Ŝi ricevis premiojn inter 2005-2019. Ŝi estis edzino inter 2010-2017, tiam ŝi naskis filinon, baldaŭ ŝi divorcis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Vackor
- Molière: Kleraj virinoj - Henriette
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Natalja Ivanovna
- Ferenc Lehár: Cigányszerelem - Paulette
- Ernő Szép: Vőlegény - Kornél
- Joseph Stein-Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - Hódel
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Jadviga párnája (2000)
- Nejem, nőm, csajom (2012) - Emma
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Amy Adams, Kristen Bell, Jessica Biel, Claudia Cardinale, Laura Dern, Zooey Deschanel, Anna Faris, Eva Green, Leslie Mann, Ornella Muti, Rachel Nichols, Natalie Portman, Emilie de Ravin, Sylvie Testud, Charlize Theron, Naomi Watts,[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Raszputyin (1996) - Anastasia
- Az aranyember (2005) - Tímea
- Mintaapák (serio, 2019–2020) - Linda Sipos