Saltu al enhavo

Péter Marót

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Marót
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1945 (1945-05-27)
en Miskolc
Morto 7-an de junio 2020 (2020-06-07) (75-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skermanto
sporta trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Péter Marót, laŭ hungarlingve kutima nomordo Marót Péter estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.

Péter Marót[1][2] naskiĝis la 27-an de majo 1945 en Miskolc, li mortis la 7-an de junio 2020 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Marót skermis en sportkluboj en Budapeŝto inter 1957–1980. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono dufoje (1972, 1975). Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1972 kun arĝenta kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 1973. Li akiris trejnistan diplomon en 1968 en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, poste li studis psikologion en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li finis sian sportkarieron en 1980, poste li estis trejnisto, ankaŭ restoraciestro. Baldaŭ pro apopleksio li povis iri per rulseĝo. Fine li mortis pro aŭtoakcidento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]