Pál Várhidi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Várhidi
futbala defendanto
Personaj informoj
Naskiĝo 6-an de novembro 1931 (1931-11-06)
en Újpest
Morto 12-an de novembro 2015 (2015-11-12) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Pál Várhidi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Várhidi Pál estis hungara futbalisto (defendisto), olimpiano, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Vinkovits [vinkoviĉ] ĝis 1951.

Pál Vinkovits[1][2] naskiĝis la 6-an de novembro 1931 en Újpest (laŭ VikiData en Budapeŝto), li mortis la 12-an de novembro 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Várhidi futbalis en lokaj junularaj teamoj inter 1942-1949, poste jam en la elstara plenkreska futbalklubo en Újpest ĝis 1965. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono en 1960 kaj ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1954-1957 dekfoje. En la Somera Olimpiko 1952 li estis rezervo, sed en Somera Olimpiko 1960 lia nacia teamo ricevis bronzan medalon. En 1964 li akiris diplomon kaj inter 1966 kaj 1995 li estis trejnisto enlande. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono en Újpest kvarfoje (1974, 1975, 1978, 1979). Li edziĝis en 1957, lia filo same estis trejnisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]