Pál Regős
Pál Regős | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de marto 1926 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de julio 2009 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | koreografo • teatra reĝisoro • mimo |
Pál Regős [regOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Regős Pál estis hungara pantomimisto, koreografo, reĝisoro, instruisto.
Pál Regős[1] naskiĝis la 7-an de marto 1926 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de julio 2009 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Pál Regős studis en la privata teatrolernejo de Kálmán Rózsahegyi, dum li tre longe estis fenestropurigisto. Inter 1945–1948 li prezentis movparodiojn, poste ĝis 1966 li estis membro de Hungara Glacia Revuo. En tiu periodo li estis memlernanto de pantomimo, li lernis el libro. Li fondis pantomiman trupon en 1962, la unua spektaklo okazis post 2 jaroj. Inter 1970–1973 li faris kursojn pri pantomimo, inter 1983-1987 en Vieno. En 1973 li denove fondis pantomiman trupon, kies arta gvidanto li estis. Baldaŭ li aranĝis patomimajn renkontiĝojn. Li ricevis premion en 1994. Li edziĝis dufoje kaj havis 2 filojn.
Liaj spektakloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Bartók-est (1976) kiel koreografo
- Ajtmatov: Az első vadászat (1979) kiel koreografo
- Rekviem Josef K.-ért (1988)
- Életbúcsú (1998) kiel aŭtoro
- Születésnapomra (2001) kiel reĝisoro
- Életbúcsú (2002) kiel reĝisoro
- Szívhang (2003) kiel reĝisoro kaj koreografo
- Kaddis önmagamért (2004) kiel reĝisoro
- Lidérc (2006) kiel dancisto
Lia libro[redakti | redakti fonton]
- Színház Ég és Föld között (2008)