Pál Gömöry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Gömöry
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1936 (1936-04-23)
en Budapeŝto
Morto 7-an de majo 2021 (2021-05-07) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo sailor • kemiistoinventisto
vdr

Pál Gömöry [gomori], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gömöry Pál estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto, velisto, olimpiano.

Pál Gömöry[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1936 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de majo 2021 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Gömöry maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, dum li estis sportema. Li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1957. Ĝis sia emeritiĝo li estis asistanto, poste lektoro en la universitato, pli poste entreprenisto. Unu el liaj plej gravaj esplorregionoj estis produktado kaj uzo de humida acido, kiu estas grava en agrikulturo. La velistoj ankaŭ vidis la avantaĝojn de lia kemia scienco, ĉar li helpis per specialaj farboj pentradojn de velŝipoj. Li ricevis unufoje universitatan premion.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Pál Gömöry somerumadis ĉiujare en Tihany, kie li konatiĝis pri la velado. Ekde 1954 li estis velisto. Li estis hungara ĉampiono 11-foje ekde 1958 kaj li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 sen medalo. Dum lia sporta kariero li konkursis en pluraj velŝipaj kategorioj kun variaj kunuloj. Li havis plurajn postenojn en la hungaraj vela kaj olimpika asocioj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]