Nándor Gallai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nándor Gallai
Persona informo
Naskonomo Gans Nándor
Naskiĝo la  18-an de decembro 1895(nun 1895-12-18)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto en 1980?
en Italio Romo (Italio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Nándor Gallai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gallai Nándor estis hungara aktoro, dancisto. Lia origina familia nomo estis Gans.

Nándor Gallai [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1895 en Budapeŝto, li mortis en 1980? en Romo (Italio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Gallai akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste li havis plej ofte dancistajn rolojn en kabaredoj aŭ teatretoj, eĉ en Vieno. Li edziĝis en 1919, filino naskiĝis post 2 jaroj (ambaŭ inoj estis dancistoj). Krom kabaredoj li estis videbla ekzemple en Teatro Városi, Teatro Blaha Lujza (1924), Operetoteatro (Budapeŝto) (1932). Ekde 1938 ili faris eksterlande turneon kun sia filino, kie ili dancadis kune.

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Nyomozom a detektívet (1921, skeĉo)
  • Mozibolond (1922, skeĉo) – makleristo
  • A királyné huszárja (1935) – lakeo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.