Teatro de Újpest

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teatro de Újpest estas distrikta teatro en Budapeŝto havanta longan historion ĉefe el la periodo, kiam Újpest estis memstara urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri hungarlingva spektaklo okazis en 1863. Poste venis pluraj migrantaj trupoj, kiuj ludis en gastejo. Inter 1876 kaj 1886 estis konstruita la unua teatro de Újpest sub nomo Colosseum. Ĝi havis 700 sidlokojn kaj pluraj teatraj trupoj aranĝis ene teatraĵojn. En 1908 alia teatro Éden estis inaŭgurita, sed jam en 1911 ĝi trakonstruiĝis kaj prenis nomon Népszínház (=popolteatro). Intertempe la Colosseum estis malkonstruita. Dum la Hungara Sovetrespubliko la Népszínház funkciis kiel Laborista Teatro de Újpest. Ĝi havis pli novan nomon pri Lujza Blaha inter 1920-1931, poste la konstruaĵo estis trakonstruita al kinejo. Tamen en la kineja periodo somera teatro funkciis en Újpest, krome en alia loko pli nova teatro inter 1940-1944. Post la 2-a mondmilito la loka kulturdomo transprenis la teatrajn aranĝaĵojn. En tiu loko József Székhelyi fondis memstaran teatron en 1993. La teatro na havas trupon, tial aliaj trupoj aranĝas spektaklojn.

Elektitaj membroj de la teatro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]