Lajsana albatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lajsana albatroso
Lajsana albatroso
Lajsana albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Phoebastria
Phoebastria immutabilis
(Rothschild, 1893)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Lajsana albatroso, Phoebastria immutabilis, estas granda marbirdo kiu loĝas en Norda Pacifiko. Tiu malgranda albatroso (kompare kun samfamilianoj de la familio de Diomedeedoj) nome dukolora meveca membro de la grupo de la albatrosoj estas la dua plej komuna marbirdo en Havajo, kun ĉirkaŭkalkulata populacio de 2.5 milionoj da birdoj, kaj estas nune pliiganta (aŭ eble re-pliiganta) sian teritorion al novaj insuloj. La Lajsana albatroso estis dekomence priskribata kiel Diomedea immutabilis fare de Lionel Walter Rothschild, en 1893, baze sur specimeno el la Lajsana Insulo.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tiele nomata pro Lajsano, unu el ties reproduktaj kolonioj en la Nordokcidentaj havajaj insuloj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Lajsana albatroso estas averaĝe 81 cm longa,[2] kaj havas enverguron de 195 al 203 cm.[3] Maskloj, kiuj pezas 2.4 al 4.1 kg, estas pli grandaj ol inoj, kiuj pezas 1.9 al 3.6 kg.[4][5] Tiu albatroso havas nigrec-grizajn supraflugilojn, dorson, supran pugon, kaj voston, kaj ties kapo, malsupra pugo, kaj subaj partoj estas blankaj. Ĝi havas nigran makulon ĉirkaŭ la okulo, kaj ties subflugila bildo varias inter individuoj, ĉar kelkaj havas pli mallarĝajn nigrajn bordojn kaj varieblajn kvantojn de nigro en subflugilaj kovriloj. Fine ties beko estas rozkoloreca kun malhela pinto. Junuloj havas grizan bekon kaj malhelan supran pugon.[2] Ili ne havas reproduktan plumaron.[4]

La Lajsana albatroso estas kutime facile identigebla, en la Norda Pacifiko estas simple separi ĝin el la aliaj relative komunaj albatrosoj, nome la nigra Nigrapieda albatroso. Ĝi povas esti distingita el la tre rara Mallongvosta albatroso pro ties tutmalhela dorso kaj plia malgrando. La plumaro de la Lajsana albatroso estis komparata al tiu de mevo, nome dukolora kun malhelgrizaj dorso kaj flugiloj, kaj blankaj subaj partoj kaj kapo.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Lajsana albatroso havas ampleksan teritoriojn tra la Norda Pacifiko kun 16 nestolokoj. Ĉirkaŭ 99.7% el la populacio troviĝas en la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj. Ties ĉefaj reproduktaj kolonioj estas en la Havajaj Insuloj, nome ĉe la insuloj de Midvejo kaj Lajsano. Malgrandaj populacioj troviĝas en la Boninoj ĉe Japanio, la Francfregataj Sablejoj, kaj ili ekkoloniigis insulojn ĉe Meksiko, kiaj la Insulo Guadalupe[2] kaj aliaj en la Insuloj Revillagigedoj.[3] For de la reproduktaj areoj ili teritorias amplekse el Japanio al la Beringa Maro kaj sude ĝis 15°N.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Lajsana albatroso kun ido en Midvejo.
La almenaŭ 62-jaraĝa ino "Wisdom" kun sia ido, en marto 2011

La Lajsana albatroso estas kutime silentema birdo, sed foje ili povas esti observataj elsendantaj longajn sonojn kiel "muu", descendajn henojn, aŭ krakadoj.[4] Inoj de Lajsana albatroso pariĝas porvive, tiele ili povas kunlabori por idozorgado.[6] Ino de Lajsana albatroso konata kiel "Wisdom" (saĝo) estas la plej aĝa konata natura birdo en Usono aŭ eĉ la Norda Hemisfero. "Wisdom" estis ringita de priserĉisto de United States Geological Survey en 1956, kaj en Februaro de 2013 ĝi estis vidata idozorgade novan idon en Midvejo. Ĉar Lajsanaj albatrosoj ne povas reproduktiĝi ĝis ili estas kvinjaraĝaj, ĉe 2013 "Wisdom" estis ĉirkaŭkalkulita kiel almenaŭ 62jaraĝa kaj la plej aĝa konata natura birdo en la mondo.[7][8]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Lajsana albatroso estas kolonia, kaj nestumas sur disaj malgrandaj insuloj kaj atoloj, ofte en grandaj nombroj, kaj konstruas diferencajn stilojn de nestoj depende el la ĉirkaŭoj, game el simplaj truoj en sablo[9] al nestoj uzante vegetaĵaron.[2] Lajsanaj albatrosoj havas longdaŭran reproduktan ciklon, kaj reproduktiĝas ĉiujare, kvankam kelkaj birdoj saltas jarojn.[2] Junuloj revenas al la kolonio tri jarojn post elnestiĝo, sed ili ne pariĝas la unuan fojon ĝis ili estas sep aŭ ok jarojn aĝaj. Dum tiuj kvar aŭ kvin jaroj ili formas parligojn kun partnero kiujn ili retenos porvive. Pariĝado konsistas ĉefe en prilaboritaj 'dancoj' kiuj havas ĝis 25 ritajn movojn. Foje la birdoj formas samseksajn parojn konsistajn el du inoj. Tio estis observita en la kolonio de la havaja insulo Oahu, kie la seksa proporcio de maskloj al inoj estas 2 al 3. Nepariĝintaj inoj pariĝas inter ili kaj reproduktiĝas sukcese. Tiuj ovoj estas ofte patrigitaj de pariĝintaj maskloj, kiuj "trompas sian edzinon".[10]

La ununura ovo estas blankeca,[9] kaj povas havi punktetojn.[11] Ambaŭ birdoj kovas la ovon; la masklo la unua. Kovado daŭras ĉirkaŭ 65 tagojn, kaj estas sekvata de kelkaj semajnoj de plua kovado, post kio ambaŭ gepatroj estas for ĉe la maro por havigi manĝon por la kreskonta ido. La idoj postulas ĉirkaŭ 160 tagojn antaŭ elnestiĝo. Tiu tempinvestado fare de la gepatroj povus klarigi la longan pariĝadon; ambaŭ gepatroj volas esti certaj ke ankaŭ la alia estas serioza. La ido estas nutrata per stomakoleo fare de la gepatroj.

Oni scias, ke la Lajsana albatroso kaj la Nigrapieda albatroso povas hibridiĝi.[3][4] Kiel ĉe ĉiuj albatrosoj, ankaŭ la Lajsana albatroso estas longviva birdo. La plej aĝa konata vivanta birdo, nome ino Wisdom, estas almenaŭ 62jaraĝa. Ŝi ĵus elovigis sanan idon kiu eble estas ŝia 35a.[12] La plej longa vivodaŭro konfirmita por natura marbirdo estis reprodukta masklo de Lajsana albatroso kiu estis ringita antaŭ 53 jaroj. Aliaj albatrosoj povus egali aŭ eĉ superi tiun rekordon sed estas malmultaj konfirmoj de tre aĝaj albatrosoj.[13]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Restoj de Lajsana albatroso enhavanta ingestitan marrubon kiu plenigis ĝian stomakon kaj ne permesis la birdon plumanĝi.

La Lajsana albatroso manĝas ĉefe cefalopodojn,[14] sed ankaŭ povas manĝi fiŝojn, krustulojn, kaj aliajn senvertebrulojn.[15]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[2]
Reprodukta Loko Reproduktaj Paroj Tendenco
Midvejo 441,178 paroj Stabila el 1992 al 2005
Lajsano 103,689 Stabila el 1992 al 2005
Francfregataj Sablejoj Stabila el 1992 al 2005
Aliaj nordokcidentaj Havajaj Insuloj
Insulo Toriŝima 1,218 Nekonata
Boninoj 23 Nekonata
Insuloj Guadalupe 337 Pliiĝanta
Aliaj ĉebordaj insuloj de Meksiko 63 Pliiĝanta
Totalo 590,926 -30 al 49% dum 85 jaroj

La IUCN klasis la Lajsanan albatroson kiel vundebla pro drastaj malpliiĝoj en populacioj; tamen ĵusaj studoj montris, ke la populacio eble rekuperiĝas.[16] La Lajsana albatroso, nome komuna specio, ne ankoraŭ rekuperiĝis el ampleksa ĉasado kiu okazis komence de la 1900-aj jaroj,[2] kiam plumokolektantoj mortigis multajn centojn da miloj, kaj forigis iin el la Vejkinsulo kaj el la Jonstonatolo.[17] Tiu amasbuĉado kondukis al klopodoj por protekti la specion (kaj aliajn) kio kondukis eventuale al la protektado de la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj.[18] La specio estas ankoraŭ vundebla por multhokadaj fiŝkaptejoj, kaj la ingesto de flosantaj plastaĵoj. Sovaĝiĝintaj katoj predas nestantajn birdojn kaj idojn ĉe kelkaj el la novkoloniigitaj insuloj. En kelkaj lokoj formikoj el la genro Pheidole estas minaco al junaj albatrosoj.

La Lajsana albatroso havas loĝan teritorion de 38,800,000 km² kaj reproduktan teritorion de 3,500 km² kun populacio de 1,180,000 maturuloj ĉirkaŭkalkulitaj en 2006.[2] Midvejo, Lajsano, kaj la Francfregataj Sablejoj havas pli ol 90% de la reproduktaj paroj nome 551,940.[19] Boninoj havas 23 parojn kaj en ĉebordaj insuloj de Meksiko estas ĉirkaŭ 400 paroj nome 337 paroj en Insulo Guadalupe.[20] La nordokcidentaj Havajaj Insuloj suferis malpliiĝon de 32% ĉe reproduktuloj el 1992 al 2002.[19][21] Tamen, la lastaj tri jaroj vidis rekuperon kiu stabiligis la periodon inter 1992 kaj 2005.[20] Tiu specio estis formortigita el Vejkinsulo, la Jonstonatolo, kaj Insulo Toriŝima. La populacio de Meksiko pliiĝantis el ties komenco.[2]

Iam plumokolektado estis ĉefa minaco, kun altamaraj trenretoj; tamen ambaŭ haltiĝis, scepte kelkaj malgrandaskalaj kontraŭleĝaj trenretaj agadoj. Nunaj minacoj estas la multhokadaj fiŝkaptejoj.

Midvejo[redakti | redakti fonton]

Birdarejo de Lajsana albatroso en Midvejo

Plumbovenenado estas mortiganta milojn da Lajsanaj albatrosoj ĉiujare en Midvejo, parto de la Nacia Marmonumento de Nordokcidentaj Havajaj Insuloj kreita de Prezidento George Bush en Junio de 2006, kaj nune konata kiel Nacia Marmonumento Papahanaumokuakea. La Lajsana albatroso estis tutmonde listita kiel vundebla al formorto fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo, kaj estas speciala speciejo en Midveja Nacia Naturrifuĝejo en la ĵus starigita Nacia Monumento.

"Lajsanaj albatrosidoj nestumantaj ĉe 90 konstruaĵoj lasitaj tie de la [usona] mararmeo ingestas plumbo-bazajn farberojn. Tio kaŭzas rimarkindajn altajn plumbokoncentrojn en ties sango, konduke al drastaj neŭrologiaj malsanoj, kaj eventuale morto," diris George Fenwick, Prezidento de American Bird Conservancy. "Necesas federalaj fondusoj urĝe por purigi tiun venenon por protekti la Lajsanan albatroson same kiel estontajn vizitantojn al la nova Nacia Marmonumento."[22]

Sciencaj studoj montris ke la idoj de Lajsana albatroso manĝas plumbo-bazajn farberojn elpelitajn el 95 malnovaj konstruaĵoj de la insulo; kaj ĝis 10,000 idoj, aŭ 5 % el la elnestiĝantaj idoj, povas mortiĝi ĉiujare pro ekspono al plumbo-bazaj farbo. Multaj Lajsanaj albatrosidoj kiuj nestumas je kvin metroj de la konstruaĵaj strukturoj montras kondiĉon referencita kiel "droopwing" (flugilfalo) kiu komune manifestiĝas pro la albatrosida nekapablo por levi siajn flugilojn, kiu pluas surgrunde rezulte en rompitaj ostoj kaj malfermaj vundoj. Albatrosidoj kun flugilfalo neniam kapablos flugi, kaj mortiĝos pro malsatego aŭ senakvigo. Ankaŭ aliaj albatrosidoj en proksimeco al la konstruaĵoj suferas damaĝajn efikojn el la plumboekspono. Tiuj idoj havas sangajn plumbokoncentrojn kiuj kaŭzas imunologiajn, neŭrologiajn, kaj renajn malkapablojn, signife en malpliiĝo de ties eblojn survivi.

La Usona Ministerio pri Enlandaj Aferoj (DOI en angla) ĉirkaŭkalkulas je 5.6 milionoj da usonaj dolaroj estas necesaj por purigi la venenan plumbofarbon el Midvejo. La 95 konstruaĵoj, posedo de la federala registaro, devas esti forigitaj el ĉiu plumbobaza farbo, kaj la sablareoj ĉirkaŭ tiuj malnovaj konstruaĵoj devas esti zorgege kribrita por forigi la plumbobazajn farberojn. Kiam la stabanaro de American Bird Conservancy prezentis la danĝeregon de tiu kreskanta minaco al jam endanĝerita birdospecio al funkciuloj de DOI, tiuj respondis, ke la nova Nacia Marmonumento de la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj ne havas federalajn fondusojn dediĉitajn al tiu operaco. Plie la funkciuloj de DOI asertis, ke la nuna federala buĝeto por la tuta nacia naturrifuĝeja sistemo estus nesufiĉa por eviti la kontinuan ingeston de plumbobazaj farberoj fare de la Lajsanaj albatrosidoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robertson, C. J. R. (2003)
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 BirdLife International (2008)(a)
  3. 3,0 3,1 3,2 Dunn, J. L. & Alderfer, J. (2006)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Floyd, Ted (2008)
  5. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  6. Gay animals going at it like rabbits. The Register (17a de Junio 2009).
  7. Memott, Mark, "Oh, Mama! World's 'Oldest' Bird Has Another Chick", 6 February 2013. Kontrolita 8a Februaro 2013.
  8. "America's oldest wild bird is a new mom", CNN, 9a Marto, 2011. Kontrolita 2011-03-09. Arkivigite je 2011-03-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-10. Alirita 2023-05-16.
  9. 9,0 9,1 Udvardy, M. D. F. (1994)
  10. Lindsay C. Young et al., 2008, Successful same-sex pairing in Laysan albatross. Biol. Lett. 4, 323-325.
  11. Peterson, Roger Troy (1961)
  12. Dell'Amore, Christine, "Oldest Known Wild Bird Hatches Chick at 62", 21a Februaro 2013. Kontrolita 3 March 2013.
  13. Wood, Gerald. (1983) The Guinness Book of Animal Facts and Feats. ISBN 978-0-85112-235-9.
  14. Pittman, et al. (2004)
  15. Tickell (2000)
  16. BirdLife International (2012). Phoebastria immutabilisInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  17. Harrison (1990)(a), p. 57
  18. Harrison (1990)(b), pp. 36–37
  19. 19,0 19,1 Flint (2007) Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Flint" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  20. 20,0 20,1 Naughton, et al. (2007)
  21. Gilman & Freifeld (2003)
  22. Environmental News Service (12a Decembro 2006)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Flint, E. (2007). "Hawaiian Islands National Wildlife Refuge and Midway Atoll National Wildlife Refuge - annual nest counts through hatch year 2007".
  • Floyd, Ted. (2008) “Tubenoses: Albatrosses, Shearwaters & Petrels, and Storm-petrels”, Smithsonian Field Guide to the Birds of North America. New York, NY: HarperCollins Publishers. ISBN 978-0-06-112040-4.
  • (2003) “Seabird mortality in North Pacific longline fisheries”, Endangered Species Update (20), p. 35–46. 
  • Harrison, Craig S.. (1990) Seabirds of Hawaii. Cornell University Press. ISBN 0-8014-9722-1.
  • Naughton, M. B.; Romano, M. D.; Zimmerman, T. S. (2007). "A Conservation Action Plan for Black-footed Albatross (Phoebastria nigripes) and Laysan Albatross (P. immutabilis)" (1.0 ed.).
  • Peterson, Roger T.. (1961) “Albatrosses: Diomedeidae”, A Field Guide to Western Birds, Peterson Field Guide 2. Boston, MA: Houghton Mifflin. ISBN 0 395 13692.
  • (2004) “Population status, foods and foraging of Laysan Albatrosses Phoebastria immutabilis nesting on Guadalupe Island, Mexico”, Marine Ornithology (32), p. 159–165. 
  • Robertson, C. J. R. (2003). "Albatrosses (Diomedeidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 113–122. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Tickell, W. L. N.. (2000) Albatrosses. Robertsbridge, UK: Pica Press.
  • Udvardy, Miklos, D. F.. (1994) “Species Account”, National Audubon Society Field Guide to North American Birds, 2‑a eldono, National Audubon Field Guide Series Birds (Western Region), New York, NY: Alfred A. Knopf, p. 356–357. ISBN 0-679-42851-8.
  • Waid, Robert, 2005 ed. The Majestic Albatross - Images of Kauai's Beloved Seabird
  • Whittow, G. Causey. (1993). Laysan Albatross (Diomedea immutabilis). In The Birds of North America, No. 66 (A. Poole and F. Gill, Eds.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, D.C.: The American Ornithologists’ Union.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]