Lajos Maszlay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Maszlay
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1903 (1903-10-02)
en Budapeŝto
Morto 1-an de decembro 1979 (1979-12-01) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Csepel Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Lajos Maszlay [lajoŝ maslai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maszlay Lajos estis hungara skermisto (rapiristo, spadisto, sabristo), olimpiano, mondĉampiono, oficiro (kolonelo). Lia filo estis István Maszlay.

Lajos Maszlay[1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1903 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de decembro 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Maszlay maturiĝis en 1922 en sia naskiĝurbo, poste li akiris oficiran diplomon en Ludovika Akademio (militista akademio en Hungario) en 1926. Post la diplomo li servis en la armeo, nature li batalis dum la 2-a mondmilito, poste li havis postenon en la defenda ministerio. Li ricevis premion en 1948. Lia edzino naskis filon en 1953.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Lajos Maszlay skermis en pluraj sportkluboj inter 1931-1953 en ĉiuj 3 skermobranĉoj. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono 24-foje (nur unufoje individue). Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1948 kaj Somera Olimpiko 1952 kun 2 bronzaj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje (1933, 1935, 1937). Li finis sian sportan karieron en 1953.

Liaj artikoloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A sport befolyása a szellemi tevékenységre (1935)
  • A sport mint a harckiképzés elősegítője (1936)
  • A legeredményesebb életkor a sportban (1939)
  • A nyári kiképzési időszak testnevelési feladatai (1952)
  • Mezei futás (1955)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]