Lajos Hopp
Lajos Hopp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de januaro 1927 en Sombor |
Morto | 8-an de junio 1996 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | historiisto • literaturisto • universitata instruisto |
Lajos Hopp [lajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hopp Lajos estis hungara literaturisto, altlerneja instruisto.
Lajos Hopp[1] naskiĝis la 13-an de januaro 1927 en Sombor (Jugoslavio), li mortis la 8-an de junio 1996 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Hopp apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li maturiĝis en Dombóvár en 1946, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1951. Post la diplomo li eklaboris en Hungara Scienca Akademio, ekde 1954 li havis literaturistan statuson, inter 1972–1996 li havis mezaltajn postenojn. Li kandidatiĝis en 1965, li doktoriĝis en 1987 antaŭ la Akademio. Intertempe li ankaŭ instruis en la menciita universitato ekde 1967. Lia esplortereno estis la hungaraj barokaj verkistoj kaj hungaraj-polaj rilstoj. Li edziĝis en 1959. Li ricevis premiojn en 1978 kaj 1993.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Korszerű főúri és nemesi törekvések a 17. és 18. sz. fordulóján (1964)
- A lengyel-magyar hagyományok újjászületése (monografieto, 1972)
- Mikes és világa (monografio, 1973)
- Megváltozott hagyomány. Tanulmányok a 18. századról. (studo, 1988)
- A magyar-lengyel múltszemlélet előzményei. Politikai és kulturális hagyományok Báthory Istvánig. (studo, kunaŭtoro, 1992)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Tekirdag (2011)
- premio fondita en 2016
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM58379 hungarlingva datenaro de muzeo