László Réti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Réti
Persona informo
vdr

László Réti [lAslO rEti], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Réti László estis hungara arkivisto, laboristo, komunisto.

László Réti[1] naskiĝis la  28-an de marto 1908(nun 1908-03-28) en Budapeŝto, li mortis la 7-an de februaro 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Réti frekventis teksan lernejon ekde 1922, post 3 jaroj li laboris apud sia patro, ekde 1928 li laboris en teksa uzino. Li aliĝis al la socialdemokratoj jam en 1925, poste al la nelegalaj komunistoj aŭ ties junulara organizaĵo. En la 1930-aj jaroj li estis tre aktiva komunisto, la polico arestis lin resume 5 jarojn. Inter 1934-1937 li estis teksisto en Sovetunio, poste en Budapeŝto en 1939 li akiris teksan licencon. Depost la nazia erao li tuj ricevis partiajn taskojn kun postenoj. Ekde 1959 li laboris en la Hungara Tutlanda Arkivo, kie li okupiĝis pri dokumentoj pri komunismo. El tio li establis memstaran arkivon en 1970, poste li gvidis ĝin ĝis la pensiuliĝo en 1975. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, li doktoriĝis en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1960. Li ricevis 5 ŝtatajn premiojn inter 1950-1975.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Bethlen–Peyer paktum (1950)
  • Így látta az ellenség: A TAGYOB-anyag kritikája (1969)
  • Lenin és a magyar munkásmozgalom (1970)
  • A Magyar Tanácsköztársaság pecsétjei (2 volumoj, 1970, 1973)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.