László Mező

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Mező
László Mező en 2009
László Mező en 2009
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1939 (1939-04-27) (85-jaraĝa)
en Szeghalom
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

László Mező [lAslO mezO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mező László estas hungara violonĉelisto, altlerneja instruisto.

László Mező[1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1939 en Szeghalom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Mező studis en muziklernejo en Tarhos (1947-1954), en muzikarta mezlernejo en Budapeŝto (1954-1957), en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (1957-1962). Lia instruisto estis en la 3 lernejoj Antal Friss. Jam en 1957 li estis fondinta membro de la Arĉa Kvaropo Komlós ĝis 1960, poste denove ekde 1976. Post la diplomo li apartenis al la tutlanda filharmonia orkestro inter 1962 kaj 1975, ankaŭ al ĉambra orkestro inter 1971-1975. Ekde 1961 li instruas en la Muzikarta Altlernejo. En la jaroj 1965 kaj 1966 helpe de stipendio li plulernis en Novjorko. Iam li ricevis lecionojn de Pablo Casals. Kun la Arĉa Kvaropo li ricevis premion Kossuth en 1997, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]