Tarhos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tarhos [tarhoŝ] estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en Distrikto Békés. Tarhos estis unu el filoj de Arpado.

Kastelo de Tarhos

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tarhos situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Urbo Békés troviĝas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj sarmatoj kaj avaroj loĝis tie. La hungaroj fondis monaĥejon, kiun la tataroj detruis. Poste la kampoj apartenis al urbo Békés. En la 19-a jarcento kastelo de Wenckheim konstruiĝis, apude baldaŭe farmoj, bienocentroj formiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno, sed poste ŝtata bieno kaj kolĥozo ekfunkciis. La vilaĝo naskiĝis en 1954. En 1978 tertremo, en 1980 inundo okazis, kiu forviŝis la farmojn. En la kastelo longe speciala lernejo funkciis.

Ne menciitaj vilaĝservoj estas poŝto, kuracejo, lernejo, biblioteko, apoteko, klubo de maljunuloj, sportejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]