László Levente Kocsis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Levente Kocsis
László Levente Kocsis en 1993
László Levente Kocsis en 1993
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1965 (1965-06-15) (58-jaraĝa)
en Szolnok
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filozofoaktoro • reĝisoro • edukisto
TTT
Retejo http://hu-hu.facebook.com/pages/Leviart/141132352642837?sk=photos
vdr

László Levente Kocsis [lAslO koĉiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsis László Levente estas hungara kultura figuro, infana aktoro, altlerneja instruisto.

László Levente Kocsis[1] naskiĝis la 15-an de junio 1965 en Szolnok.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Levente Kocsis dekomence estis edukita najbare al Artistkolonio (Szolnok), tial kiel infano li ofte vizitis la pentristojn. Ekde sia aĝo 10 li lernis ankaŭ de pentristoj. Ekde 1982 li estis infana aktoro de Teatro Szigligeti (Szolnok). Post 4 jaroj li ekstudis en aerforta altlernejo en sia naskiĝurbo. En la lernojaro 1991 li studis teatroarton en privata universitato en Miskolc, en la sekva jaro filozofion en Universitato de Miskolc, fine li akiris filozofian diplomon en Universitato Janus Pannonius 1997. Post 3 jaroj li akiris teatroteorian diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto), lia ĉefinstruisto estis György Lengyel. Inter 2000-2003 li instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, samtempe li estis artista respondeculo en malgranda teatrejo en Budapeŝto. Li akiris diplomon pri artista gvidanto en Arta Universitato Moholy-Nagy en 2003. En la sekva jaro li akiris sciencan gradon Ph.D en Katolika Universitato Péter Pázmány. Inter 2001-2006 kelkfoje li estis aktoro en Teatro Hevesi Sándor kaj li faris similajn teatrajn taskojn, eĉ en 2002 li estis teatrestro de subĉiela teatro de Szeged. Ekde 2004 li partoprenis en individuaj kaj grupaj ekspozicioj. Inter 2007-2009 li vivis en Londono kaj li studis lernojaron en negocista altlernejo. Hejmenveninta li akiris pliajn diplomojn en Universitato Loránd Eötvös en 2011 kaj Universitato Semmelweis en 2012. Ekde 2014 li havis teatran postenon. En 2020 li akiris diplomon en hu:Wesley János Lelkészképző Főiskola.

Lia televida filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Barátok közt (serio, 2004, 2005) - D-ro Károly Kőszegi

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]