Krisztina Szalay
Krisztina Szalay | |
---|---|
Krisztina Szalay en 2009 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1963 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Budapesti Tanítóképző Főiskola • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Antal Cserna |
Okupo | |
Okupo | aktoro • reĝisoro • verkisto |
Krisztina Szalay [kristina salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay Krisztina estas hungara aktoro, voĉoaktoro, bonfaranto. Ŝia persona nomvarianto estis Kriszta, ŝia edzo estis Antal Cserna.
Krisztina Szalay[1][2] naskiĝis la 16-an de majo 1963 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Krisztina Szalay maturiĝis en infanĝardenista mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1981, poste ŝi akiris kantoinstruistan diplomon en pedagogia altlernejo en 1984, poste ŝi studis en aktorstudio de Teatro Magyar, fine ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1988. Ŝia ĉefinstruisto estis Károly Kazimir. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Nyíregyháza, sed en la sekva jaro ŝi fondis ankaŭ propran teatreton. Inter 1989–1995 ŝi estis membro de Gaja Teatro, poste kiel sendependa aktoro ŝi havis rolojn en pluraj teatroj. Baldaŭe ŝi ludis en diversaj teatroj, sed en 2013 ŝi revenis al Teatro Magyar. Ekde 2008 ŝi produktis spektaklojn per kaj por handikapuloj. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 2010-2021. Ŝi edziniĝis kaj naskis trifoje.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- La gajaj edzinoj de Windsor - Anna
- Kiel Plaĉas al Vi - Phoebe
- Makbeto - skota reĝino Lady Dunkan
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - filino
- Federico García Lorca: Bodas de sangre - bopatrino
- György Spiró: Csirkefej - fraŭlineto
- Mihály Eisemann: Fekete Péter - Marie
Ŝiaj teatraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Csipkerózsikaland (kunaŭtoro, 1993)
- És a nyolcadik napon (2005)
- Maradjunk annyiban (ankaŭ reĝisoro, 2017)
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Roncsfilm (1992)
- Rövid, de kemény... életem (2008)
- Lehetne Rosszabb (mallonga filmo, 2013) - Ildikó
- Boszorkányház (2020) - trompita kliento
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Laura Antonelli, Nathalie Baye, Teri Garr, Anna Karina, Andie MacDowell[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Fürkész történetei (1983)
- Családi kör (1999)
- Családi album (serio, 2000-2001)
- Kisváros (2001) - Helga
- Korhatáros szerelem (2018) - patrino de Benett
Ŝia libro[redakti | redakti fonton]
- Lélekre vetkőzve (2012)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- oficiala paĝo
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio