Kinga Újhelyi
Kinga Újhelyi | |
---|---|
Kinga Újhelyi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1977 (46-jaraĝa) en Șărmășag |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat |
Familio | |
Edz(in)o | Attila Mispál |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kinga Újhelyi [Ujheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Újhelyi Kinga estas hungara aktoro. Ŝia edzo estis Attila Mispál.
Kinga Újhelyi[1][2] naskiĝis la 25-an de decembro 1977 en Șărmășag (Rumanio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Kinga Újhelyi maturiĝis en infanĝardenista mezlernejo en Oradea en 1997, poste ŝi estis infanĝardenisto 2 jarojn. Ŝi studis en Universitato Kristana de Partium kaj akiris aktoran diplomon en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István en 2003, samtempe ankaŭ pedagogian diplomon. Jam en 2002 ŝi ricevis rolojn en hungarlingva teatro de Oradea. Inter 2003-2005 ŝi estis membro de Teatro Petőfi (Veszprém), poste de Teatro Csokonai (Debrecen). Ŝi ricevis premiojn inter 2007-2015. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare: Reĝo Lear - stultulo
- Sofoklo: Antigona - titolrolo
- Federico García Lorca: Yerma - titolrolo
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Natalja Ivanovna
- Platonov - Saŝa
- Joseph Stein – Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - Cejtel
- Leonard Bernstein: West Side Story - Anita
- Mór Jókai: Az arany ember - Noémi (ina ĉefrolo)
- Ferenc Molnár: Olympia - titolrolo
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - grafino Rolla
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- A fény ösvényei (2005) - Ági
- Méhek tánca (televizia filmo, 2007) - Vera