Katalin Hollósy (grafikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Hollósy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1955 (1955-02-28) (69-jaraĝa)
en Nemesnádudvar
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Altlernejo Eötvös JózsefScienca Universitato de SzegedArta Universitato Moholy-NagyUniversitato de Pécs
Okupo
Okupo grafikisto
vdr

Katalin Hollósy [holOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollósy Katalin estas hungara grafikisto, emajlisto, instruisto. Ŝia familia nomvarianto estis Hollósi [holOŝi].

Katalin Hollósy[1] naskiĝis la 28-an de februaro 1955 en Nemesnádudvar.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Hollósy (grafikisto) frekventis bazlernejon en sia naskiĝvilaĝo, poste ŝi maturiĝis en gimnazio de Baja. Ŝi akiris pedagogian diplomon en Altlernejo Eötvös József en 1979, poste ŝi ne povis plulerni kaj ŝi laboris en pluraj lokoj, sed ekde 1978 ŝi apartenis al la artistoj en Hajós. Ŝi kreis emejlaĵojn ekde 1986. Ŝi akiris artan diplomon en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász en 1987 (ŝia majstro estis Endre Turi), pliajn diplomojn en 2002 en Industriarta Universitato, post 2 jaroj en Universitato de Pécs. Ŝi instruis en pluraj lernejoj, eĉ ŝi estis lernejestro dum lernojaro en Kunbaracs. Ekde 1999 ŝi estis membro de artistoj en Kecskemét, ekde 2013 ŝi estis ties gvidanto.

Ŝi edziniĝis kaj naskis filinon en 1982, sed post 2 jaroj ŝi divorcis. Ŝi ricevis artajn premiojn ekde 1987, ŝi havis stipendiojn dum mallongaj periodoj inter 1988-2010.

Elektitaj individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Kecskemét (1989, 1999)
  • Baja (1991)
  • Győr (1996)

Elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj emajlaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar rapszódia (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.