Kata Losonczi
Etoso
Kata Losonczi | |
---|---|
Kata Losonczi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1983 (40-jaraĝa) en Győr |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kata Losonczi [loŝonci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Losonczi Kata estis hungara aktoro.
Kata Losonczi[1][2] naskiĝis la 30-an de oktobro 1983 en Győr.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Kata Losonczi komence studis en aktorstudio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2006. Ŝia ĉefinstruisto estis László Babarczy. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Nyíregyháza (2006-2010). Ŝi estis membro de Teatro Magyar inter 2010-2015, poste kiel individuo ŝi rolis en pluraj teatroj. Ŝi ricevis premiojn en 2009 kaj 2015.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - Lady Capulet
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - Ingrid; Anitra
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - arkianĝelo Mikaelo
- Ferenc Molnár:
- Filoj de la Paŭlostrato (teatra versio) - Feri Áts
- Az üvegcipő - Viola
- Jenő Heltai: Naftalin - Etus Patkány
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Férfiakt (2006) - filino
- Az élet megy tovább (2010) - flegistino
- Liza, a rókatündér (2015) - Timi
- A mi kis falunk (televizia serio, 2021) – samĉambrano