El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kanonjura kodo de 1983 (mallonge, 1983 CIC el sia latina titolo Codex Iuris Canonici ), ankaŭ nomata Johano-Paŭla kodo ,[1] estas la “fundamento de eklezia leĝaro por la latina eklezio ”.[2] Ĝi estas la dua kaj aktuala tutampleksa kodigo de kanona leĝaro por la latina eklezio sui iuris de la Katolika Eklezio . La kodo, kiun Johano Paŭlo la 2-a [2] promulgis la 25-an de januaro 1983, efektiviĝis la unuan dimanĉon de Advento (t.e. la 27-an de novembro) en la sama jaro.[3] Ĝi anstataŭis la Kanonjuran kodon de 1917 , kiun Benedikto la 15-a promulgis la 27-an de majo 1917.
↑ Edward N. PETERS, Ĉefpaĝo pri la Johano-Paŭla kodo de 1983 (angle), CanonLaw.info, ĝisdatiga la 26-an de marto 1919, alirita la 15-an de aprilo 2020.
↑ 2,0 2,1 Johano Paŭlo la 2-a, Apostola konstitucio (Sacræ Disciplinæ Leges , latine; ankaŭ haveblas angle, germane, hispane, itale aŭ portugale), alirita la 15-an de aprilo 2020.
↑ The New York Times , "Nova kanonjura kodo efektiviĝas por romkatolikoj " (angle, la 27-an de Novembro 1983), alirita la 15-an de aprilo 2020.