József Gergácz
József Gergácz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de oktobro 1938 en Hungara reĝlando Fertőszentmiklós |
Morto | decembro de 2008 en Hungario Sárvár |
József Gergácz [jOĵef gergAc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gergácz József estis hungara inĝeniero pri arbaroj, plibonigisto, altlerneja instruisto.
József Gergácz[1][2] naskiĝis la 26-an de oktobro 1938 en Fertőszentmiklós, li mortis en decembro de 2008 en Sárvár.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Gergácz maturiĝis en gimnazio en Sopron en 1957, poste li akiris diplomon en Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato en 1962. Post la diplomo li praktikadis jaron en arbara bieno de Jánossomorja, poste 2 jarojn en instituto en Sopron, fine en arbarstacio en Sárvár ĝis 2003. Li estis tie staciestro ekde 1994. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1977, samtempe li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio, krome ekde 1992 li estis docento en la universitato. Li havis edzinon ekde 1973 kaj li ricevis 3 premiojn inter 1998-2003. Lia ĉefa tasko estis plibonigado de poploj.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Lucfenyő-gubacstetvek elleni védekezés lehetőségei karácsonyfatelepeken. (1966)
- Rezisztenciára nemesítés eredményei a nyár-klónkísérletekben. (1974)
- Az Aigeiros szekcióba tartozó nyárak levél- és kéregmegbetegedései és az ellenük való védekezés. (disertaĵo, 1976)
- A sárvári kísérleti állomás arborétumi és szaporítóanyag termesztő tevékenysége. (1989)