János Dombay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Dombay
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1900 (1900-08-10)
en Veszprém
Morto 23-an de marto 1961 (1961-03-23) (60-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo János Dombay
Okupo
Okupo arkeologo • oficisto
vdr

János Dombay [jAnoŝ dombai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dombay János estis hungara oficisto pri impostoj, arkeologo, muzeestro. Lia familia nomvarianto estis Dombai.

János Dombay[1][2] naskiĝis la  10-an de aŭgusto 1900(nun 1900-08-10) en Veszprém (urbo), li mortis la 23-an de marto 1961 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Dombay post la necesa lernado estis oficisto. Ekde 1926 li laboris en Bonyhád, kie li interesiĝis pri la arkeologio, eĉ li libertempe iĝis amatora arkeologo. Ekde 1931 li estis impostoficisto en Pécsvárad, krome en la najbara vilaĝo Zengővárkony faris esplorojn, kie li trovis ĥalkolitikan komunumon. La trovaĵoj ricevis lokon en fortikaĵo de Pécsvárad, en 1938 li ricevis statuson en muzeo de Pécs, krome li akiris diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1942. intertempe li trovis ĉirkaŭ 5 mil da tomboj. Ekde 1951 ĝis sia morto li estis muzeestro en Pécs. Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premion en 1952.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Neolithicum von Zengővárkony Kom. Baranya (Ungarn) (1938)
  • A zengővárkonyi őskori telep és temető (1939)
  • Baranya vármegyei múzeum őskori agyagszobrai (1940)
  • Der gotische Grabfund von Domolospuszta (1956)
  • Kőrézkori és kora vaskori település nyomai a pécsváradi Aranyhegyen. (1958)
  • Árpád-kori temetők Baranyában I-II (1961-1962)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]