István Mészáros (kajakisto)
István Mészáros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1933 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de majo 1994 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | György Mészáros (kajakisto) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • kajakisto • arbitraciisto |
István Mészáros [iŝtvAn mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros István estis hungara kajakisto, mondĉampiono, arbitraciisto, arkitekto. Lia ĝemela paro estis György Mészáros (kajakisto).
István Mészáros[1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1933 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de majo 1994 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Mészáros akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1958, poste li estis arkitekto.
Sporta kariero[redakti | redakti fonton]
István Mészáros inter 1948-1958 estis kajakisto en diversaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono okfoje inter 1953-1957 individue, duope aŭ stafete, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1954-1958. Li estis en mondĉampionumo la unua en 1954 duope kun sia ĝemelo en distanco 1000 m. Depost fino de sia aktiva sporta kariero li estis arbitraciisto en la akvasporta vivo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM147671 hungarlingva datenaro de muzeo