István Lichteneckert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Lichteneckert
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de aŭgusto 1892(nun 1892-08-17)
en Hungario Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 10-an de novembro 1929
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo skermanto • kuracisto
vdr

István Lichteneckert [liĥtenekert], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lichteneckert István estis hungara skermisto (rapiristo), olimpiano, kuracisto. Lia malofta familia nomvarianto estis Lichtneckert.

István Lichteneckert[1][2] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1892 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 10-an de novembro 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Lichteneckert maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1910, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1915. Li ricevis kuglon dum la 1-a mondmilito en sian pulmon, sed li saviĝis. Post la milito li laboris en Malsanulejo Rókus. Li frue mortis pro komplikaĵoj en la pulmo.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

István Lichteneckert komencis skermi en la lasta gimnazia jaro, poste en Budapeŝto. Lia unua rezulto estis la unua loko en studenta konkurso en 1913. Dum la militaj jaroj li nature ne skermis, sed en 1923 li estis hungara ĉampiono. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1924 kun bronza medalo teame. Lia sanstato malboniĝis, li rezignis pri la skermo, tamen en la sekva Olimpiko li estis arbitraciisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]