István Abonyi (arbarinĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Abonyi (arbarinĝeniero)
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de aŭgusto 1913(nun 1913-08-13)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Bezdán
Morto la 14-an de marto 2005
en  Hungario 2005
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Zagreba universitato
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

István Abonyi [iŝtvAn abonji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Abonyi István estis hungara inĝeniero pri arbaroj. Lia origina familia nomo estis Ruff ĝis 1943.

István Abonyi[1] naskiĝis la  13-an de aŭgusto 1913(nun 1913-08-13) en Bezdán (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bezdan en Serbio), li mortis la 14-an de marto 2005 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Abonyi maturiĝis en gimnazio en Subotica en 1931, poste li akiris arbarkulturanan diplomon en Zagreba universitato en 1936. Post la diplomo li laboris en pluraj arbaroj en Jugoslavio, sed ekde 1944 jam en Hungarlando. Inter 1951–1972 li havis ministeriajn postenojn. Li pensiuliĝis en 1973, tamen poste li laboris kelkajn jarojn en instituto. Li edziĝis en 1939, lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1941–1949.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A bérezés hatása a fakitermelési munka minőségére. (1957)
  • Erdészeti üzemtan. (lernolibro, kunaŭtoro, 1965, 1968, 1970)
  • Erdészhivatásom. (1986)
  • Erdészeti együttműködés Horvátországgal. (1997)
  • Szlovákia vadászata. (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.