Hošťálková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hošťálková
germane Hostialkau, pli antaŭe germane Hostialkow
municipo
Vilaĝa placo en Hošťálková
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hošťálková
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Hostýnské vrchy
Rojo Ratibořka
Situo Hošťálková
 - alteco 370 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 17″ N 17° 51′ 40″ O / 49.35472 °N, 17.86111 °O / 49.35472; 17.86111 (mapo)
Katastro 26,87 km² (2 687 ha) Hošťálková
Loĝantaro 2 294 (2024)
Denseco 85,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1505
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 22
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 542750
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hošťálková
Retpaĝo: www.hostalkova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Hošťálková estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Vsetín. La vilaĝo situas en montoriĉa tereno de Hostýnské vrchy, en orienta Moravio, okcidente de urbo Vsetín. Vivas ĉi tie 2 294 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kateřinice, Rajnochovice, Držková, Podkopná Lhota, Trnava, Ratiboř kaj Liptál.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hošťálová estis fondita en periodo de kamparana kaj arbarhakeja kolonigado verŝajne en la 14-a jarcento, sed la unua skribmencio pri ĝi estas el la jaro 1505. Ĝis la jaro 1678 Hošťálková estis parto de vsetína sinjorujo. En ties tenado alternis vico da anoj de noblaj familioj.

Ekde la 16-a jarcento en konekso kun kresko de loĝantaro okazas al klopodoj pri disvastigo de plugebla grundo je konto de arbaroj, kiuj apartenis al superularo. Tiu ĉi procedo daŭris ĝis la 18-a jarcento, ĝi estas konata kiel arbarhakeja kolonigado.

Krom la arbarhakeja kolonigado okazas en regiono de Vsetín ekde la 16-a jarcento al procedo nomata valaĥia kolonigado. Ties principo estis eluzo de arbaroj, do plimulte folioarbaroj por bredado de kaproj kaj ŝafoj. Nocio "valaĥo" markis helpantaron okupitan dum la bredado de tiu ĉi brutaro. En parolo de sinjorujaj oficistoj la vorto "valaĥo" signifis tute saman kiel ribelanto, malkontentulo kaj rezistema elemento.

Ĉiu grundo en Hošťálková escepte de valo estis en la jaro 1834 karakterizita kiel malfekunda. Por vivtenado de la loĝantoj havis grandan signifon minado kaj transporto de ligno. La ligno estis sur ĉevalveturiloj transportata ĝis Jablůnka kaj de tie dum pli alta stato de akvo, ĉefe printempe kaj aŭtune flosata per rivero Bečva en ebenaĵan regionojn de Moravio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 802
18801 878
18901 877
19001 805
19101 671
19211 747
JaroLoĝantoj
19301 915
19501 818
19612 023
19701 903
19801 991
19912 009
JaroLoĝantoj
20012 032
20142 200
20162 211
20172 219
20182 206
20192 218
JaroLoĝantoj
20202 224
20212 176
20222 223
20232 280
20242 294

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Municipoj kun similaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.