Bojkovice situas en valo de rivero Olšava (la maldekstra alfluo de rivero Moravo). La unua mencio pri vilaĝo estas el la jaro 1362, en la jaro 1449 Bojkovice estis urbeto kaj ekde la jaro 1965 ĝi estas urbo.
Kastelo Nový Světlov situas 0,5 km de la urbo. Nový Světlov estis devene gotikaburgo konstruita de fratoj Zbyněk, Ctibor kaj Jaroslav el Landštejn en la jaro 1470–1480. En la jaro 1563 akiris la burgon Tetour-anoj, en la jaro 1576 ĝi estis renesance alikonstruita. En la jaro 1613 ĝi fariĝis posedaĵo de Serenyi-anoj. En la jaroj 1846–1856 la kastelo estis denove alikonstruita en tudora stilo en unuetaĝan konstruaĵon kun krenelo kaj kvarflanka panorama flanka turo. Ĉirkaŭ la kastelo estas angla parko kun statugrupo de dominikanaj sanktuloj el la jaro 1745. En la jaro 1948 la kastelo estis ŝtatigita, en unu parto troviĝas muzeo de la ĉirkaŭaĵo de Bojkovice. En la urbo estas baroka preĝejo de sankta Laŭrenco el la jaroj 1651–1656. En la jaroj 1838–1855 en Bojkovice estis gisejo, kiu prilaboris lokan nekvalitan ferercon.