Havaja petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Havaja petrelo
Havaja petrelo
Havaja petrelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma sandwichensis
(Ridgway, 1884)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La Havaja petrelo aŭ en havaja Uau (Pterodroma sandwichensis) estas granda, malhele grizbruna supre kaj blanka sube petrelo kiu estas endemia de Havajo.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Havaja petrelo estis iam troviĝanta sur ĉiuj ĉefaj el la Havajaj Insuloj escepte Niihau, sed nuntempe ĝi estas limigita ĉefe al la kratero Haleakala de Maui; pli malgrandaj populacioj estas ĉe Mauna Loa sur la insulo Havajo, en Vaimea Kanjono sur la insulo Kauai, Lanaihale ĉe Lanai,[1] kaj eble en Molokai.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ties dieto konsistas de 50–75% kalmaroj, kaj pli malgrandaj porcentoj de fiŝoj kaj krustuloj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj nestumas en nestotruoj aŭ rokfendoj. La reprodukta sezono etendas el marto al oktobro. La ino demetas ununuran blankan ovon. Kiam okazas eloviĝo, la gepatroj eliras al maro kaj manĝas dumtage, kaj revenas nesten nur nokte. Ili pasas la nutron al la ido per regurgitado. La idoj estas karbogrizaj kaj estis konsiderataj delikataĵoj el fruaj havajanoj. Sciencistoj dekomence pensis, ke tiuj petreloj restas relative proksime al la marbordo dum la reprodukta sezono. Nova priserĉado uzinta mikroondan telemetrion montris, ke la birdoj veturas tiom for kiom ĝis Alasko kaj Japanio dum dusemajnaj manĝoveturoj.

Kiam oni revenas al nestotruoj nokte, la plenkreskuloj faras distingan lamentan "uu-ah-uu." Je ties nestotruoj, la plenkreskuloj elsendas ankaŭ varion de bojoj kaj krioj. La petrela flugomaniero estas karaktera pro altaj, deklivaj arkoj kaj glitoj. Ties flugiloj estas longaj kaj mallarĝaj kun enverguro de 91 cm. La flugiloj kaj vosto estas fulgokoloraj. Ties piedoj estas dukolore rozaj kaj nigraj.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La Havaja petrelo estas endanĝerita specio. Aldone al habitatoperdo pro disvolviĝo, la plej danĝeraj minacoj kontraŭ la petreloj estas sovaĝiĝintaj katoj, herpestoj, kaj ratoj, ĉiuj el kiuj manĝas la senhelpajn idojn kiam ili estas ene de la nestotruoj. En la Nacia Parko Haleakala oni entreprenas grandajn klopodojn por malpliigi la nombron de sovaĝiĝintaj animaloj, por konservi ne nur la Havajan petrelon, sed ankaŭ multajn aliajn rarajn havajajn birdospeciojn kiuj falas viktimo de predado. Dratoj vundas la rarajn petrelojn kaj la urbolampoj disorientigas ilin, kontribue al ties malpliiĝo. La Havaja petrelo estis iam konsiderata samspecifa kun la Malhelpuga petrelo de Galapagoj, sed ĝi ĵus estis disigita al sia propra specio.

Laŭ rekomendo de la federalaj naturfunkciuloj, Havajo ŝanxgis al la digitala televido la 15an de januaro 2009, nome unu monaton antaŭ la tutlanda konverto, por zorgo de la reprodukta sezono de la Havaja petrelo. Biologoj ne havas precizan kalkulon de kiom multaj individuoj de la specio restas, sed ili ĉirkaŭkalkulis malpli ol 1,000 nestumante sur la vulkano Haleakala, ties ĉefa nestareo. La pli frua konverto al digitala konverto permesis, ke la najbaraj analogaj transmitoturoj estu detruitaj sen ĝeni la reproduktan sezonon, kiu ekas en februaro.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • (2005). Hawaii's Birds. Hawaii Audubon Society. Sixth ed.
  1. Wianecki, Shannon (marto 2008). “The Elusive 'Ua'u”, Maui No Ka 'Oi Magazine 12 (2). 
  2. "Hawaii takes closely watched digital TV plunge", Yahoo! Tech, Yahoo! Inc, 15a Januaro 2009. Kontrolita 2009-01-15. Arkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-02. Alirita 2013-02-24.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]