Gyula Sebestyén (arkitekto)
Gyula Sebestyén (arkitekto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sebestyén Gyula András |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1921 en Debrecen |
Morto | 13-an de septembro 2011 (89-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • politikisto • akademiulo |
Gyula Sebestyén [djula ŝebeŝtjEn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Sebestyén Gyula András estis hungara arkitekto, ŝtatoficisto, subministro, altlerneja instruisto, ekstra membro de Hungara Scienca Akademio (1990).
Gyula Sebestyén (arkitekto)[1] naskiĝis la 12-an de novembro 1921 en Debrecen, li mortis la 13-an de septembro 2011.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Sebestyén (arkitekto) akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1943. Post la diplomo li aliĝis al la malpermesitaj komunistoj, baldaŭ tial li estis kondamnita al prizono. Li liberiĝis pro la politika ŝanĝo en 1945, poste li laboris jaron en administrado de la partio, pli poste li havis postenojn en arkitekturaj laborejoj aŭ li laboris en la koncerna ministerio ĝis la hungara revolucio de 1956. Tiam li iomete apogis la revolucion, tial poste li ne povis esti ministeriano, tamen li ricevis postenon en instituto. En 1959 li membriĝis en la Hungara Socialista Laborista Partio, li doktoriĝis en 1966. Inter 1965 kaj 1968 li estis subministro, baldaŭ institutestro ĝis 1980. Ekde 1991 li instruis en la universitato. Li ricevis premiojn inter 1960-2011.
Liaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Lakás és város a nagyvilágban (1969)
- Könnyűszerkezetes építés (1972)
- A könnyűszerkezetes építés vékony lemezei és szendvicspanelei (1975)
- Construction - Craft to industry (monografio, 2001)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM122264 hungarlingva datenaro de muzeo