Granda marĉokanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda marĉokanbirdo
Granda marĉokanbirdo
Granda marĉokanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. rufescens'
Acrocephalus rufescens
(Sharpe & Bouvier, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda marĉokanbirdo (Acrocephalus rufescens) estas afrotropisa paserina birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.

Tiu specio montras ruĝecan nuancon en la bruna plumaro, kio videblas en la latina scienca nomo kie rufescens aludas al tia ruĝeca nuanco. La subaj partoj estas pli helaj.

Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Bocvano, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Kenjo, Malio, Maŭritanio, Namibio, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas marĉo kio nomigas la specion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]