Géza Bárány
Géza Bárány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1880 en Csurgó |
Morto | 5-an de septembro 1932 (52-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Infano | István Bárány |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero • arkitekto |
Géza Bárány [bArAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bárány Alajos Géza estis hungara arkitekto. Lia filo estis István Bárány.
Géza Bárány[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1880 en Csurgó, li mortis la 5-an de septembro 1932 en Eger.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Géza Bárány akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. Post la diplomo li laboris en municipo de Eger, ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko, tial poste li estis trudemeritulo. Li establis publikan kompanion, kie li faris planojn pri naĝejoj. Baldaŭ li estis gvidanto de la fremdultrafika oficejo. Li edziĝis en 1904, filo naskiĝis post tri jaroj.
Liaj arkitekturaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Teatro Gárdonyi Géza (komence ankaŭ kinejo, kunarkitekto, 1904)
- ferbetona ponto en Eger
- la unua hungara naĝejo 50 metrojn longa en Eger (1925)
- naĝejo en Tata (Hungario)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM45329 hungarlingva datenaro de muzeo