Gáspár Benedekfalvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gáspár Benedekfalvi
Persona informo
vdr

Gáspár Benedekfalvi [gAŝpAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Benedekfalvi Gáspár estis hungara arkivisto, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis benedekfalvi, lia origina familia nomo estis Klein [klejn] ĝis 1945.

Gáspár Benedekfalvi[1] naskiĝis la  25-an de januaro 1903(nun 1903-01-25) en Debrecen, li mortis la 21-an de januaro 1970 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gáspár Benedekfalvi akiris licencon por instrui en 1922, poste pedagogian diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1926, post unu jaro licencon pri arkivado. En la lernojaro 1927 li instruis en luterana pedagogia instituto en Miskolc, poste li estis asistanto en la menciita universitato. Ekde 1930 ĝis la emeritiĝo en 1959 li estis arkivestro en Miskolc, sed inter 1942–1951 li estis privata instruisto de la universitato, dum en 1946 kaj 1949 li doktoriĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kiskorú magyar királyok és azok helyettesítése (disertaĵo, 1926)
  • A miskolci múzeumi levéltár (1938)
  • A levéltári tárgyú jogszabályok fogyatkozásai (1945)
  • A felülvizsgálati bíróság ténymegállapítási joga (disertaĵo, 1946)
  • A szabályszerű elbánás alá vonás a közszolgálati jogelvek szempontjából (disertaĵo, 1949)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.